Abŝalom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abŝalom
Biblia persono
homa biblia persono
Verko 2-a libro de Samuel
Informoj
Sekso vira
Nacieco Unuiĝinta Reĝlando de Izraelo
Religio Jahveismo
Okupo reganto • ribelanto • murdinto
Patro Davido
Patrino Maacah
Gefratoj Tamar
Infanoj Tamar
vdr

Abŝalom laŭ la biblia libro 2 Samuel 13-18 estas filo de David kiu komencis ribelon kontraŭ sia patro kaj provis preni la tronon. Abŝalom havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; ŝin ekamis Amnon, filo de David. Kaj Amnon suferis multe, preskaŭ malsaniĝis pro sia fratino Tamar. Amnon perfortis sian fratinon. Du jarojn poste, Abŝalom pro venĝo mortigis perfide sian fraton Amnon. Abŝalom forkuris al regno Ĝesur en Sirio kaj tie restis dum tri jaroj. Joab sukcesis ke David pardonis Abŝalomon kaj li revenis al Israelo. Poste, Abŝalom decidis fari ribelon kaj preni la kronon al si. David devas forkuri Jerusalemon. Post grandaj bataloj, en kiuj David preskaŭ perdis la vivon, liaj generaloj sukcesis venki la armeon de Abŝalom en batalo de Efraim. Abŝalom forkuris sur mulo kiu trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, lia kapo alkroĉiĝis al la kverko "kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero". Joab, kiam sciis ke Abŝalom estas ligita per hararo, mortigis lin per tri lancoj. La ekzemplon de Abŝalom sekvis, poste, lia frato Adonija.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]