Abaújlak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abaújlak
vilaĝo
Blazono
Poŝtkodo 3815
Vikimedia Komunejo: Abaújlak
Retpaĝo: www.abaujlak.hu

Abaújlak estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó. Újlak signifas: nova-loĝej'.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Abaújlak situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Encs troviĝas 20, Szendrő 21, Edelény 24, Miskolc 40 km-ojn. Setlejo Szanticska [santiĉka] havanta nur sakovojon apartenas al la municipo. Onidire tiu loko estas la plej malgranda komunumo en Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1472 en formo "Wylak". Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En la 19-a jarcento Abaújlak unuiĝis kun Szanticska, la nova nomo iĝis Újlak-Szanticska ĝis 1901. Vilaĝservo estas gastejo.

En Abaújlak migra poŝto servas.

Szanticska[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas 18 domojn, interne 12 homojn. Fine de la 20-a jarcento ĝi preskaŭ senhomiĝis, sed riĉuloj aĉetis la domojn kaj trakonstruis ilin feriejaj domoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]