Aba (Niĝerio)
El Vikipedio
Aba estas industria kaj komerca urbo, episkopa rezidejo de anglikanoj, eĉ milionurbo en Niĝerio.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- 05°07′01″N 07°22′01″O / 5.11694°N, 7.36694°OKoordinatoj: 05°07′01″N 07°22′01″O / 5.11694°N, 7.36694°O
- Areo: km²
- Supermara alteco: 159 m
- Loĝantaro: 1.736.361 en 2012
- Horzono: UTC +1
- Telefonkodo: 082
[redakti] Geografio
Aba situas en suda parto de Niĝerio laŭ rivero same tiel nomata Aba. Port Harcourt troviĝas je 50, Lagoso je 450 km.
[redakti] Historio
La britoj fondis tie kampurbon en la 19-a jarcento. En 1901 ankaŭ armea bazo kun poŝto formiĝis. Ekde 1915 trajno trafikas al Port Harcourt. En 1929 la virinoj faris ribelon. En 1967 dum la interna milito Aba iĝis provizora ĉefurbo. Fine de la 20-a jarcento en la proksimeco oni trovis nafton kaj gason.
[redakti] Industrio
En Aba oni produktas aŭ prilaboras cementon, teksaĵon, plaston, ŝuon kaj nutraĵojn.
[redakti] Klimato
[redakti] Vidindaĵoj
- anglikana katedralo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 1920-aj jaroj
- romkatolika katedralo omaĝe al Sankta Johano
- moskeo nomata Hospitalo-Vojo