Abadía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la vilaĝo

Abadía (Abatejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La censita populacio en 2007 estis de 321 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Abadía estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 447 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 30 km de Plasencia, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 45,08 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de Abadía limas kun:

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Tra la vilaĝo trapasas la rivero Ambroz, kiu nomigas la komarkon. Ĉe la rivero estas konstruita natura naĝejo kaj distrejo.[1]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Abadía evoluis je sia populacio laŭlonge de la historio:[2]

Demografia evoluo de Abadía inter 1857 kaj 2007
1857 1860 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970
377 310 367 400 386 439 483 406 457 536 632 506 508
1981 1991 1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2007
300 275 283 278 271 276 282 297 290 288 277 321

Historio[redakti | redakti fonton]

La eko de la vilaĝo estas necerta.[3] La arkeologiaj restaĵoj plej antikvaj apartenas al romia vilao rilata kun Cáparra, kvankam estas informoj pri la vetones (vetonoj) antaŭromia popolo kiu loĝis tiujn terojn. Poste la islamanoj konstruis fortikaĵon eble modifita laŭ la paso de la tempo. Post la rekonkero fare de kristanoj la teroj kaj konstruaĵoj tre verŝajne estis donataj al la Ordeno de la Templanoj.

Dum la 12a jarcento iĝis abatejo de Cistercianoj, de kio devenas la nomo de la vilaĝo. La unua skriba referenco de la abadía (abatejo), nomita ankaŭ Sotofermoso, estas de papa buleo proklamita de Aleksandro la 3-a en Benavente la 7an de aŭgusto de 1168.[4]

En 1260 Alfonso la 10-a konstituis en la abatejo senjorlandon sendependan de Granadilla. Tiam oni konstruis la aktualan vilaĝon. En 1444, post la alveno de Fernán Álvarez de Toledo, grafo de Alba, la cisterciana abatejo ampleksiĝis ĝis iĝi la aktuala Palaco de Sotofermoso. Poste gastos en la palaco gravuloj kiaj Lope de Vega kaj Garcilaso de la Vega.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Palaco de Sotofermoso[redakti | redakti fonton]

La palaco de Soto Fermoso estis konstruita origine kiel fortikaĵo de templanoj, poste iĝis la cisterciana abatejo kaj poste la palaco de la Familio de Alba. Ĝi apartenis al la Duklando de Alba de Tormes ekde mezo de la 15a jarcento ĝis komenco de la 20a jarcento.

La konstruaĵo kvadratforma troviĝas en bela loko. La korto estas mudeĥara duetaĝa kaj formata de duobla serio de kvin arkoj en ĉiu flanko kun heraldikaj blazonoj de la Familio de Alba en la anguloj. Ĉirkaŭ tiu korto distribuas la ĉambroj.

La ĝardeno de la palaco estis de la Renesanco kaj estis kreata laŭ mendo de Fernando Álvarez de Toledo y Pimentel, duko de Alba. En ĝi miksiĝis verkoj de arkitekturo kaj skulptarto, pentraĵoj, stukoj kun diversaj specoj vegetalaj kaj akvartefaraĵoj. En la aktualo troviĝas ege damaĝita kaj konserviĝas nur kelkaj partoj de la ĝardeno, kiel la statuo de Andromedo.

La palaco estis iam kultura kaj arta centro ege grava, krom literatura akademio de italoj kaj flandroj, kie gastiĝis artistoj kiaj Garcilaso de la Vega kaj Lope de Vega. Ĝi estas Nacia Monumento ekde 1931. Nune estas nur kampardomo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El agua y la nieve Valle del Ambroz
  2. Cifras de población y Censos demográficos INE
  3. Historio de Abadía Ayuntamiento de Abadía
  4. Historio de Abadía Valle del Ambroz

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]