Abaj Kunanbajev
El Vikipedio
Abaj Kunanbajev (kazaĥe Абай Ибрагим Кунанбайулы, ruse Абай Ибрагим Кунанбаев) (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1845 en Provinco Orienta Kazaĥio, mortis la 6-an de julio 1904) - kazaĥa poeto, komponisto kaj filozofo, konsiderata unu el la plej eminentaj kazaĥaj verkistoj kaj kunkreanto de la nuntempa literatura kazaĥa lingvo. Li enkondukis al poezio soci-moran temaron kaj novan versadon. Ankaŭ li estis politika aktivisto, tre engaĝita por soci-ekonomiaj ŝanĝoj de sia nacio. En la verkaro li ofte kaj volonte entreprenis socian temaron. Unu el kreintoj de la moderna kazaĥa literaturo. Li kreis strofojn kaj poemojn pri soci-kulturaj temoj, ligitaj kun la popola poezio.
Verko [redakti]
- Masgud (1887)