Abakaliki
Abakaliki estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato, diocezo (ekde 1973) kaj universitata urbo en Niĝerio.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 06°20′N 08°06′O / 6.333°N, 8.1°OKoordinatoj: 06°20′N 08°06′O / 6.333°N, 8.1°O
- Areo: km²
- Loĝantaro: 267.386 en 2012
- Supermara alteco: 80 m (laŭ alia informo 170 m)
- Horzono: UTC +1
Geografio [redakti]
Abakaliki situas sur ebenaĵo en la sudorienta sekcio de la lando. Enugu situas 40 km.
Historio [redakti]
Abakaliki iĝis administra ĉefurbo de la subŝtato jam dekomence, ekde 1996. En la urbo precipe igboj loĝas.
Ekonomio [redakti]
Abakaliki estas centro de agrikulturo en la tuta suda Niĝerio. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas rizojn, maniokojn, ignamojn. En la urbo krom la nutraĵoprilaboro oni okupiĝas pri medicinaĵoj. Estas grave la centra kokobrdado. Oni planas cementoproduktadon.
Klimato [redakti]
Abakaliki situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 20 kaj 34 °C. Jare pluvas pli, ol 1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-oktobro.
Trafiko [redakti]
El Abakaliki ĉefvojoj kuras al Enugu kaj Kameruno. Krome estas malpli grava vojo suden.