Abaliget

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Abaliget, germane Abaling estas malgranda vilaĝo kaj ŝatata feriejo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs. Liget signifas: bosko.

Fiŝkaptista lago en Abaliget

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Pécs. La lasta urbo, Komló kaj Sásd troviĝas po 16 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, antaŭ la hungaroj keltoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Abaligete". Fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1748 hungaroj kaj germanoj refondis Abaliget. Dum la popolnombrado en 1910 vivis tie 727 homoj, (551 germanoj, 176 hungaroj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, interretejo, vartejo por maljunuloj, kampadejo, biblioteko, restoracio, 2 etrestoracioj, 2 vendejoj, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Abaliget longe okazis renkontiĝo de turistaj esperantistoj.