Abancourt (Nord)
| Abancourt | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | ||
| Departemento | |||
| Arondismento | Cambrai | ||
| Kantono | Cambrai-Ouest | ||
| Urbestro | S-ino Françoise Laine 2008-2014 |
||
| Poŝtkodo | 59268 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 59001 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 432 ((1999)) | ||
| Loĝdenso | 76 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 14′ N, 3° 13′ O50.2347222222223.2141666666667Koordinatoj: 50° 14′ N, 3° 13′ O | ||
| Alto | 36 m - 70 m | ||
| Areo | 5,67 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Abancourt estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 432 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Abancourt estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Cambrai. Ĝi do situas kerne de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Abancourt etendiĝas sur 5,67 km².
Historio [redakti]
Dum resaniĝa restado en 1916, Adolf Hitler pentris akvarelon sur la portalo de la farmodomo Vilain, en la malsupra strato. Tiu portalo estis detruita dum loka batalo en 1918, sed la akvarelo ankoraŭ ekzistas.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Françoise Laine, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj [redakti]
Charles-Xavier Franqueville d'Abancourt (1758-1792) devenis de loka familio.
Administrado [redakti]
Abancourt apartenas al la kantono Cambrai-Ouest, kies ĉefurbo estas Cambrai. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.