Abaso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Abaso aŭx Abanto (helene Ἄβας, latine Abas) estis en la helena mitologio filo de la Argolanda reĝo Linceo kaj de lia edzino Hipermestro. Ankaŭ Abaso estis reĝo de Argolando.

Li estis fama militisto kaj onidire nur rigardo je lia batalŝildo returnadis liajn malamikojn fuĝi. Lia edzino Aglaia naskis al li du filojn-ĝemelojn - Akrision kaj Proiton. Al ili Abaso heredigis la reĝlandon kaj ordonis, ke ili reĝu alterne. Bedaŭrinde ambaŭ ĝemeloj estis malamikoj, onidire iliaj kvereloj komenciĝis ankoraŭ en la patrina interno. La malamikeco ankoraŭ profundiĝis post kiam Proito delogis filinon de Akrisio Danaon kaj fuĝinte apenaŭ savis sian vivon. Proito devis pli poste fuĝi al likia reĝo Iobato kaj edziĝis kun lia filino AnteoSteneboio. Poste li revenis al Argolando fronte de armeo kaj batalis kun sia frato pri reĝa sekvanteco. La batalo estis sanga, sed kun nula rezulto. Pro tio Akrisio kaj Proito decidis dividi la reĝlandon. Akrisio restis en Arguso kaj Proito okupis Tirinson kun ĉirkaŭaĵo.

Pli poste filino de Akrisio Danao fariĝis amantino de la plej supera dio Zeŭso kaj naskis estontan heroon Perseon. Kiam tiu plenkreskis, mortigis teruran Gorgon Meduzon kaj edziniĝis kun belega princino Andromeda. Kiam li revenis en sian naskiĝurbon Arguson, li ĉeestis sportludojn kaj lia ĵetdisko malfeliĉe trafis kaj mortvundis la avon Akrision, kiel estis jam antaŭ longa tempo aŭgurite.



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj