Abatejo Barking

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de Abatejo Barking

Abatejo Barking estis monaĥinejo fondata de Sankta Erkenwald en 666. La unua abatino estis ties fratino Sankta Aethelburg. Origine ĝi estis dediĉata al Sankta Maria, kaj poste al tiu kaj Aethelburg. La abatinejo situis en la nuna Barking and Dagenham.

En 675 la abatejo fondis la preĝejon All Hallows-by-the-Tower proksime al la Turo de Londono por servi kiel misia centro.

Sankta Aldhelm (m. 709) dediĉis al la "damoj de Barking" sian verkon De Laude Virginitatis (Laŭdi virgecon).

En 870 la abatejo estis detruata de la vikingoj. Malfrue en la sekvanta jarcento ĝi reestiĝis kiel reĝa fondaĵo. En 1066 Vilhelmo la Konkerinto pasis sian unuan kristnaskon en Anglio ĉe Abatejo Barking.

En 1541 la abatejo fermis laŭ komando de Henriko la 8-a. Oni uzis ŝtonojn por aliaj konstruaĵoj, kaj la loko estis kultivata kiel bieno. Tamen restaĵoj kaj turo ankoraŭ videblas.