Abatejo Bürgel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de la kirko, vido al la altarejo.
Ekstero.

La Abatejo Bürgel estas iama benediktana monakejo troviĝanta en Bürgel en la federacia lando Turingio en Germanio. Ĝia kirko romanikstila - germane ofte nomita Klosterkirche Thalbürgel) nombriĝas al la plej gravaj sakralaj konstruaĵoj de tuta Turingio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondo[redakti | redakti fonton]

La kirko Sanktaj Mario kaj Georgo apartenas al la plej gravaj romanikstilaj sakralaj konstruaĵoj de Turingio. Ĝi estas atestilo de iama benediktana monakejo, kiun estis donacinta markgrafo Heinrich von Groitzsch. En la 13-a de februaro 1133 episkopo Udo von Naumburg permesis la starigon de la monakejo. Monakoj de Paulinzella kaj Monaĥejo Hirsau konstruis kolonan bazilikon influite de la reformmovado de Hirsau. Elstaraj estas la portalo kaj la altarejo kun mallongigitaj flankaj altarejoj (Staffelchor), kies fundamentoj ankoraŭ videlbas.

La enksriboj surportale substrekas ĝian funkcion: "Tie ĉi estas la pordo al la savo por la en bapto lavitaj homoj." kaj "Antaŭ la ĉiela pordo staras ĉi tiu pordo kirka, por ĉiuj kredantoj."

La nuna muzeo pri vivo envilaĝa, iam dekonaĵ-deponejo.

Reformacio[redakti | redakti fonton]

Sekve al la Reformacio malfonditis la monakejo en 1526 kaj oni lasis ĝin ekkadukiĝi. Sub la influo de Filipo Melanktono, kiu vizitis la lokon, la restoj de la kirko denove ekfunkciis por la evangelia komunumo de la vilaĝo. La aliaj eroj servis kiel bienaj deponejoj kaj alikonstruitis ne malofte.

Remalkovro dum la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jc oni reekkonis la gravecon de la kirko kaj aranĝis ties sekurigon kaj partan rekonstruon. En 1863 novkonstruitis la flankaj navoj; la antaŭkirka areo, la monaka kirko (kun la ankoraŭ ekzistanta transepta arkaĵo) estis kompletigita. La reĝa ĉefarkitekto Spittel mem prizorgis la aranĝon de la interno. En 1889 oni restaŭradis la lignan plafonon kaj la tegmentaro de la ĉefa navo danke al la donacoj de princino Maria Pavlovna Romanova.

De la 20-a jarcento ĝis nun[redakti | redakti fonton]

De 1964-72 renaskiĝis la kirko kiel parto de romanika baziliko. Por tio oni formetis la benkojn, la ambonon, la baptopelvon, la altaron el la 19-a jarcento. Bedaŭrinde ankaŭ la baroka orgeno de 1748 estis forprenita pro troa historisma elano. Rezulto: Mankas ĝis nun muzikinstrumento digna por la preĝejo. Posedas en niaj tagoj la kirkon la evangelia paroĥa komunumo de Bürgel. La alterno de interna spaco, silento, lumo faras etoson edifan. Dum jardekoj la komunumo kaj multaj amikoj de la loko strebis travivigi la vizitantojn neforgeseblajn momentojn surloke.

Pri la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ekstero[redakti | redakti fonton]

La klaŭzuraj partoj kaj apudaj konstruaĵeroj ankoraŭ bone rigardeblas laŭ ilia origina uzo. La dekonaĵa deponejo servas hodiaŭ kiel Muzeo pri vilaĝa vivo (Museum zum dörflichen Leben). Aliaj komunutilaj konstruaĵoj (hodiaŭ: bazlernejo kaj infanĝardeno), la ekonomia bieno kaj la flanke situanta lageto kondukas la vizitanton al la plej grava monumento: la monakeja preĝejo. Okulenfrapas la bone konservita antaŭa kirko estante okcidente de la ĉefa navo. Nepras eniri ĝin por atingi la grandan preĝejon; al ĝi finifine donas eniron la t.n. ĉiela pordo. Ĝi estas pordego el sabloŝtono kun kvar arkaĵoj kaj sep profildonaj linioj.Timpano en formo de ĉiela volbaĵo fermas la pordajn alojn supre. En ties mezo estas la reliefforma paska kruco flankita de foliaj ornamaĵoj. La enskribo sur ĝi jam menciitas pli supre.

La Madono de Thalbürgel.

Ĉefa navo[redakti | redakti fonton]

Dekstre kaj maldekstre po ses kolonoj kaj sep arkoj portas la ĉefan navon. Iliaj dispono kaj ornama aranĝo estas origina. Dividas hodiaŭ la monakan kirkoparton kaj la longan navon vitralo granda tripartita romanikstila, per kiu multo da lumo povas eniri. Restoj de la iama jubeo markas la lokon, de kiu faritis la ĉiutaga liturgio de la horoj je la honoro de la Plejpotenculo. Altaro el grejso kun malfrugotika Kristo-figuro estas hodiaŭ la mezo de la kirko.

Ebena plafono el ligno kaj je la dekstra kaj je la maldekstra flanko ĉirkaŭas la ĉefan navon. La ambaŭflanke ok fenestroj superaj pluse enlasas multe da lumo. Sekve la interno hodiaŭ koncentrigas la vizitantojn, eĉ preĝigas onin pro la digneco kaj la beleco.

Ekstere rimarkindas la transeptaj turoj, el kiu la okcidenta ricevis en 1758 barokan turokaskon kun orumita pinto (parte brulita poste).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Möbius: Klosterkirche THALBÜRGEL, Verlag Schnell & Steiner, Regensburg 1996
  • Wolfgang Hartmann: Vom Main zur Burg Trifels - vom Kloster Hirsau zum Naumburger Dom. Auf hochmittelalterlichen Spuren des fränkischen Adelsgeschlechts der Reginbodonen. Veröffentlichungen des Geschichts- und Kunstvereins Aschaffenburg e. V. Bd 52. Aschaffenburg 2004, ISBN 3-87965-098-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]