Abatejo Fontevraud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Fontevraud
Duobla monaĥejoabatejo [+]
Koordinatoj47° 10′ 53″ N, 0° 3′ 6″ O (mapo)47.1813888888890.051666666666677Koordinatoj: 47° 10′ 53″ N, 0° 3′ 6″ O (mapo)

Estiĝo1101

Abatejo Fontevraud (Francio)
Abatejo Fontevraud (Francio)
DEC
Abatejo Fontevraud
Abatejo Fontevraud

Map
Abatejo Fontevraud

Vikimedia Komunejo:  Abbaye de Fontevraud [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Abatejo Fontevraud
Tomboj de Rikardo la 1-a (Anglio) kaj Izabela de Angoulême

Abatejo Fontevraud (Fontevraud prononciĝas "Fontevro") situas en la vilaĝo Fontevraud-l'Abbaye proksime al Chinon, Anĵuo, Francio. Ĝi estis tombejo de pluraj Plantaĝenetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝin fondis ĉirkaŭ 1100 Roberto de Arbrissel, vaganta predikisto kiu ĵus estigis novan religian ordenon, la ordenon de Fontevraud. La unuaj konstruadoj okazis de 1100 al 1119. La ordeno prosperis kaj havis plurajn abatejojn en Anglio.

La abatejo estis "duobla monaĥejo", tio estas, ĝi enhavis kaj monaĥojn kaj monaĥinojn. Roberto deklaris, ke la ĉefo de la abatejo ĉiam estu virino kaj nomumis Petronillan de Chemillé la unua abatino. Ŝin sekvis Matilda de Anĵuo, onklino de Henriko la 2-a (Anglio) kaj antaŭa fianĉino de Vilhelmo Adelin, kiu mortis en 1120 pro la katastrofo de la Blanka Ŝipo. Postaj abatinoj ofte estis el nobelaj aŭ reĝaj familioj, inkluzive la Burbona dinastio. La Plantaĝenetoj estis malavaraj donacantoj. Ne longe antaŭ sia morto Eleonora de Akvitanio eniris la abatejon kiel monaĥino.

Dum la franca revolucio la ordeno disiĝis, kaj la lasta abatino (Madame d'Antin) mortis malriĉe.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Eleonora de Akvitanio, sia edzo Henriko la 2-a, sia filino Johana kaj sia filo Rikardo ĉiuj entombiĝis tie, kune kun Izabela de Angoulême (edzino de Reĝo Johano de Anglio) kaj Rajmondo la 7-a (Tuluzo). Iliaj restaĵoj eble detruiĝis dum la franca revolucio, sed estas ĝenerala kredo ke estas certe kie kuŝas la restaĵoj: tamen la franca registaro ne permesas elfosadon.

Posta Historio[redakti | redakti fonton]

De 1804 al 1963 la abatejo servis kiel malliberejo. Inter la malliberuloj estis la verkisto Jean Genet, kies romano Miracle de la rose estis parte inspirata de liaj spertoj tie.

La restaŭro de la abateja preĝejo finiĝis ĉirkaŭ 1906 sub la estrado de la arkitekto Lucien Magne, kiu helpis plani kaj konstrui la Parizan stacidomon Gare d'Orsay.

En 2000, la Abatejo de Fontevraud iĝis Monda Heredaĵo de UNESKO kun la tuta kultura situo de Val de Loire (Valo de Luaro).