Abatejo Haughmond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Haughmond
abatejo [+]
Koordinatoj52° 43′ 59″ N, 2° 40′ 48″ U (mapo)52.7331-2.67997Koordinatoj: 52° 43′ 59″ N, 2° 40′ 48″ U (mapo)

Estiĝo12-a jarcento

Abatejo Haughmond (Britio)
Abatejo Haughmond (Britio)
DEC
Abatejo Haughmond
Abatejo Haughmond

Map
Abatejo Haughmond

Vikimedia Komunejo:  Haughmond Abbey [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ruinoj de Abatejo Haughmond

Abatejo Haughmond estis abatejo proksima al Shrewsbury, Shropshire, Anglio.

La abatejo fondiĝis ĉirkaŭ 1100 kiel malgranda monaĥejo kaj dediĉiĝis al Sankta Johano la Evangeliisto. Ĝi iĝis aŭgustena priorejo dum la 1130-a jardeko, kaj, en 1155, abatejo. En 1200 ĝi enhavis ĉirkaŭ dudek kanonikojn.

En 1539 Henriko la 8-a fermis la abatejon, kiu tiam havis enspezon de proksimume 250 pundoj. La dek kanonikoj ricevis grandajn pensiojn. La halo kaj apudaj konstruaĵoj iĝis privata domego. Anglosaksaj artefaktoj estis uzataj por la pligrandigo de la preĝejo de apuda Wroxeter.

Dum la angla enlanda milito okazis granda incendio, kaj la domego plejparte detruiĝis. English Heritage prizorgas la siton kaj la ruinoj viziteblas.