Abatejo Hautecombe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abatejo de Hautecombe en 1864
Abatejo de Hautecombe en 2005

La reĝa abatejo Hautecombe situas ĉe la lago Bourget (Burĵe) en Savojo (Francio). Ĝi estis fondita en 1125 de grafo Amadeo la 3-a de Savojo kaj konstruita de cistercianoj dum la 12-a jarcento. Poste uzis ĝin ankaŭ benediktanoj.

De la 12-a jarcento ĝis la 15-a jarcento ĝi estis tombejo de kvardeko da grafoj kaj princoj de Savojo. Ankaŭ poste kelkaj dinastianoj decidis tie havi sian tombon, kiel ekzemple Karlo-Felikso en 1821 aŭ la lasta reĝo de Italio Umberto la 2-a en 1983 kaj lia edzino Marie-José en 2001

Ekde la 14-a jarcento la abatejo grade kadukiĝis. Dum la sekvintaj jarcentoj grave malpliiĝis la nombro de la monaĥoj kaj la abatejo fariĝis tia ruino, ke la reĝo de Sardio Viktoro-Amadeo la 2-a de Savojo konfiskis ĝin kaj ordonis ĝian riparadon en 1700.

La franca registaro revolucia forpelis je la 10-a de aprilo 1793 la lastajn monaĥojn kaj konfiskis la bienojn. Ili estis poste venditaj kiel "naciaj bienoj" krom la abatejo, kiun oni taksis nevendebla post ĝia rabado. En 1799 oni konstruis sub la kupolo de la preĝejo fornon por kuiri fajencaĵojn, kiu funkciis ĝis 1804. Poste la preĝejo disfalis en ruinoj.

Kiam Karlo-Felikso de Savojo (1765-1821) heredis la Domestrecon de Savojo en 1824 li vizitis sian landon kaj vidis la ruinojn de la tombejo de siaj prauloj. Per sia propra mono li reaĉetis ĉiujn ĝiajn bienojn je la 28-a de aŭgusto 1824 kaj ordonis al la piemontana arkitekto Ernesto Melano rekonstrui la preĝejon, por ke ĝi fariĝu ia granda maŭzoleo memore al lia prauloj de la savoja dinastio. La abatejo longas ĉ. 70 metrojn kaj larĝas ĉ. 30. Ĝia stilo estas la gotika-romanika tipa por la tempo de ĝia ekesto. Ĉiuj pilieroj fariĝis monumentoj kun statuoj, basaj reliefoj kaj surskriboj je la memoro de iu princo de la savoja dinastio.

Okaze de la dediĉo de la renovigita preĝejo je la 7-a de aŭgusto 1826, la reĝo de Sardio redonis la bienojn de Hautecombe al la cistercianoj. En 1922 tie instaliĝis denove benediktanoj, 800 jarojn post la unuaj fondintoj de tiu abatejo.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]