Abatejo Kappel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abatejo Kappel

La Abatejo KappelMonaĥejo Kappel estis abatejo de la Cistercianoj fondita en la jaro 1185 de la libersinjoroj de Eschenbach. La monaĥoj, kiuj setlis en la abatejo devenis plejparte el Hauterive (Kantono Friburgo).

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo en sia nuna formo estis finkonstruita en la jaro 1300 post Kristo. La turo, kiu nuntempe estas kvarangula, estis konstruita nur en la jaro 1641, post kiam ĝia antaŭinto bruliĝis pro fulmo. Je la direkto de okcidento al oriento la preĝejo simbolas la orientiĝon al la reveno de Kristo. Al Kristo ankaŭ memorigas la krucforma horizontalprojeckiaĵo de la konstruaĵo. Plej valoraj artaĵoj en la frugota konstruaĵo estas la ses malnovaj fenestroj en la norda flankfasado, la korusseĝaro kaj la ŝtona pontifikseĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post gixa fondiĝo en la jaro 1185 la abatejo estis habsburga protektaĵo. Ĝi iom post iom akiris la bienojn, kiuj formas la hodiaŭan distrikton Affoltern kaj ĉirkaŭ ĝi estiĝis la vilaĝo Kappel. En la jaro 1415 la abatejo submetis sin al la kamparsuvereneco kaj protekto de la urbo Zuriko. Komence de la 16-a jarcento la abatejo vokis la adepton kaj postsekvanton de Zvinglo, Heinrich Bullinger kiel juna instruisto al Kappel. Li konvinkis la monaĥojn de la abatejo pri la reformacio. La 29-an de marto 1525 oni celebris la komunion unuan fojon laŭ la reformita rito. En la jaro 1529 okaze de la 1-a batalo de Kappel Bullinger povis haltigi dank al sia perado la internan militon de la Svisa Ĵurkomunumo kaj inter la katolikaj kaj protestantaj trupoj estis dividita la fama Laktosupo de Kappel. Dum la 2-a batalo de Kappel sur la batalkampo Zvinglo perdis sian vivon. La lasta abato Adam Näf aus der Vollenwied savas la zurikan ĉefstandardon kaj kiel danko en la jaro 1550 ricevis la iaman paŝtbienon de la monaĥejo kiel persona feŭdo.

De la jaro 1547 ĝis 1803 zurikaj sub-voktoj administras la iamajn abatajn bienojn en la loĝejo de la eksabato, kiu estis transformita al sub-voktejo. Al tiuj voktoj, kiu estis ekzkluzive zurikanoj, la loĝantojn de la ĉirkaŭaĵo devis pagi la impostojn. Samtempe Kappel estis submetita al la kamparvoktdistrikto Knonaŭo. En la kadro de la almozleĝo de 1525 la iama monaĥejo provizis la almozulojn de la voktdistrikto Knonaŭ kaj de la dekstra bordo de la Lago de Zuriko unufoje en la semajno per pano. Por tiu celo estis konstruita la hodiaŭ Domo ĉe la lago kiel bakejo.

La 5-an de feburaro 1798 la granda konsilio de Zuriko kaj la gildoj akceptis proklamon, kiu promesis kompletan egalecon de urbo kaj kamparo. Du tagojn poste la kamparanoj de Kappel, Uerlikon kaj Hauptikon konstruis liberecarbon. En aprilo 1798 la francaj trupoj sub Napoleono konkeras Zurikon. En la jaro 1803 la subvoktejo de Kappel estis transformita al eklezia administrejo, kiu unue estis posedaĵo de la Kantono Zuriko, kiu ĝin pluvendas al la 13 ekleziaj komunumoj de la distrikto Affoltern, kiuj malfermis en la jaro 1836 en la konstruaĵo de la abatejo flegejon. Post voĉdono de la ekleziaj komunumoj en la jaro 1979 la evengelia eklezio transformis la salonojn de la iama abatejo kaj monaĥejo al evangelia renktontiĝejo kaj kongrescentro kun la nomo Haus der Stille [Domo de l'silento].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]