Abatejo Maria Laach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La abatejo Maria Laach

La abatejo Maria Laach estas benediktana abatejo kun fama romanikstila preĝejo lokita apud la eksvulkana lago de Laach en la montaro Eifel, Rejnlando-Palatinato, Germanio.

Pri la historio de la monaĥejo kaj preĝejo[redakti | redakti fonton]

1093

La loka grafo, palatino Henriko el Laach fondis la benediktanan monaĥejon kaj komisiis lombardan gildon konstrui la monaĥejon kaj preĝejon.

El la donacdokumento:

En la nomo de la sankta kaj nedividita Triunuo. Mi, Henriko, de Dia graco palatino ĉe Rejno kaj sinjoro de Laach, sciigas: Ĉar mi estas seninfana, mi en interkonsento kaj kunlaboro kun mia edzino Adelheid fondis por la savo de mia animo kaj akiro de la eterna vivo sur mia gepatra heredaĵo, nome en Laach, al la graco de la sankta Dipatrino Maria kaj sankta Nikolao monaĥejon kiel loĝlokon por tiuj, kiuj sekvas la monaĥajn regulojn.

1095

Kiam la fondinto mortis, nur la kripto estas finkonstruita. Partoj de la orienta ĥoro kaj la ceteraj muroj altis je 3 metroj.

1100

Post la morto de la palatinino Adelheid la konstrulaboroj ĉesiĝis provizore.

1112

Palatino Siegfried von Ballenstedt renovigis la donacon de sia bopatro kaj vokis monaĥojn el la belga abatejo Affligem al la Lago de Laach.

1152

Mortis la unua abato Gilbert. Lia tombejo troviĝas en la kripto. Sub lia posteulo, abato Fulbert (1152-1177), la ankoraŭ ne finkonstruita preĝejo estis dediĉita en 1156 de ĉefepiskopo Hillin von Trier. Nur sub abato Alberto (1199-1216) la konstrulaboroj atingis la finon.

Ĉirkaŭ 1230

Abato Gregor (1217-1235) alkonstruigis la paradizon fare de burgundaj konstruistoj kaj finkonstruigis la okcidentan parton. Dum tiu tempo oni ankaŭ ŝanĝis la ebenan plafonon de la preĝejo al volbaĵo.

Ĉirkaŭ 1270

Sub abato Theoderich von Lehmen (1256-1295) oni konstruis la sarkofagon de la donacinto, tiam meze en la preĝeja navo.

Ĉirkaŭ 1500

En la tempo de la rejnlanda klostro-humanismo disvolviĝis sub abato Simon von der Leyen (1491-1512) viglaj artaj kaj literaturaj agadoj. El tiu tempo restis la tri monumentaj freskoj ĉe la kolonoj vidalvide de la enirejo.

17-a jarcento

La interno de la preĝejo estis komplete renovigata sub abato Placidus Kessenich (1662-1698) kaj ricevis riĉan barokan ekipaĵon: altarojn, predikejon, ĥorseĝojn, orgenon ktp. La sarkofago de la donacinto estis translokata el la mezo de la preĝejo al la okcidenta ĥoro, supervolbita de la malfru-romanika baldaĥeno, kiu hodiaŭ staras super la ĉefa altaro.

1802

Dum la sekularigo oni ĉesigis la monaĥejon. La inventaro plejparte estis vendata. La monaĥejo kaj la bieno fariĝis privata, la preĝejo ŝtata posedaĵoj.

1855

La monaĥejaj konstruaĵoj fariĝis viktimoj de krimbruligo kaj estis detruataj grandparte, la preĝejon oni povis savi.

1864-1873

La germana ordenprovinco de la jezuitoj aĉetis la monaĥejajn kaj la agrikulturajn konstruaĵojn. Dum tiu tempo oni konstruis la hodiaŭan pordodomon, kaj pluraj ekonomiaj konstruaĵoj estis pligrandigataj aŭ nove konstruataj. La preĝejo restis en ŝtata posedo: Bone almenaŭ, ke la prusa ŝtato konservis kaj restaŭris ĝin. Post 10 jaroj la jezuitoj devis forlasi Prusujon.

1892

Benediktanoj el la ĉefabatejo Beuron aĉetis klostron Maria Laach. La abateja preĝejo ricevis, ne laste pro la subvencioj de imperiestro Vilhelmo la 2-a, novan aspekton: la mozaikojn de la orienta absido, la ĥorseĝojn, altarojn kaj benkojn. 1910 la metiejo Stahlhuth el Aachen konstruis grandan duoblan orgenon. – La nova monaĥa komunumo disvolviĝis rapide kaj ricevis renomon trans la regiono, antaŭ ĉio pro la liturgi-sciencaj studoj sub abato Ildefons Herwegen (1913-1946) kaj pro ĝia influo sur la liturgia movado de la 1920-aj jaroj, pli poste ankaŭ sur la liturgia reformo de la Dua Vatikana Koncilio.

1947

La malfru-romanika baldaĥeno, kiu supervolbis en la okcidenta galerio la tombon de la donacinto, translokiĝis al la orienta ĥorejo kaj nun kronas la ĉefan altaron.

1956

Okaze de la 800-jara jubileo de la dediĉo de la preĝejo oni renovigis la preĝejon kaj ekipis ĝin per novaj vitraloj. La orgeno estis pligrandigata kaj novaranĝata konforme al tiu tempo.

1985-2000

La preĝejo denove estis renovigata kaj parte novaranĝata. La 6-voĉa sonorilaro de 1894 kaj 1899 estas plivastigata 1991 per 6 novaj sonoriloj. Nova ĥoreja orgeno estis konstruata en formo de hirunda nesto (Klais el Bonn, 1998). La duobla orgeno de 1910 estis restaŭrata de Klais en 2000 kaj restarigata en tri kestoj sur la galerio.

Rondiro en la preĝejo[redakti | redakti fonton]

(La numeroj rilatas la mapon, kiu ĉe la enirejo estas je dispono sur laminitaj folioj en diversaj lingvoj por la vizitantoj.)

1

  • Paradizo ĉ. 1230: Speciale valoraj estas la skulptaĵoj en la kapitelaj zonoj de la portaloj, verkitaj de la “Samsonmeister” de Laach
  • Leona puto de frato Radbod Commandeur (1928)
  • Du pordoklapoj de Josef Jaeckel (1956/57)

2

  • Sarkofago de la donacinto, palatino Henriko la 2-a, kuŝanta figuro pli ol naturgranda el tilia ligno (ĉ. 1270/80)
  • Sur la galerio la granda orgeno (Stahlhuth, Aachen, 1910; restaŭrita de Klais/Bonn en 2000) kun 3 manklavaroj kaj 66 registroj

3

  • La fenestroj de la okcidenta absido (Wilhelm Rupprecht, 1956) donacitaj de la federacia prezidento Theodor Heuss, la federacia kanceliero Konrad Adenauer kaj la ĉefministro Peter Altmeier okaze de la 800-jara konsekrado

4

  • Tomboplato de Johann Friedrich von der Leyen († 1610)

5

  • Tomboplato de Friedrich von Löwenstein († 1587)



6-8: Freskoj el la tempo ĉirkaŭ 1500

6

  • Sankta Kristoforo, kies monumenta figuro troviĝas en la plej multaj mezepokaj preĝejoj

7

  • Sankta Nikolao, la dua patrono de la preĝejo. Maria ja estas la unua patrono! Sube la donacinto de la bildo, abato Simon von der Leyen († 1512)

8

  • Sankta Benedikto de Nursio, la fondinto de la ordeno
  • Sube dekstre la donacinto, Patro Fabri von Münstereifel, ekonomo de la monaĥejo, † 1517


9

  • Pietà-kapelo kun vesprobildo el la 15-a jarcento

10

  • Madono el Burgundio (ĉ. 1400)

11



12-15: bildverkaĵo de frato Radbold Commendeur,
origine faritaj kiel retabloj de la flankaj altaroj

12

  • Mozaiko de la ĉefanĝelo Miĥaelo (1939)

13

14

  • Krucforma relikvujo. Sur la pordoklapoj du anĝeloj, kiuj portas la krucon. Ĉe la interna flanko (malfermataj je festotagoj) Sankta Heleno kaj ŝia filo, imperiestro Konstanteno la Granda, kun la krucforma relikvo, kiu estas donacita ĉ. 1230 al la monaĥejo

15

  • Retablo de la altaro honore al la koro de Jesuo (1937). Krucumado de Jesuo Kristo kun la Eklezio, kiu kolektas la sangon el la flanka vundo de Jesuo en kaliko
  • Ĉe la maldekstra flanko de la kolono ŝtonista signo en formo de birdo


16

17

  • Hirundnesta orgeno: 2 manklavaroj, 22 registroj (Klais, 1998)

18

19

  • Ĥorejo kun la ĉefa altaro, supervolbita de malfru-romanika, sesangula baldaĥeno, kiu staris de 1695 ĝis 1947 super la sarkofago de la donacinto en la okcidenta ĥoro. La du antaŭaj kolonoj estas el marmoro de romia akvedukto. En la fenestro de la orienta absido (W. Rupprecht, post 1956) videblas Maria kiel bildo de la Eklezio, Moseo kiel simbolo de la leĝo (maldekstre) kaj Elija kiel reprezentanto de la profetoj.

20

  • Mozaiko de Kristo en la vertico de la ĉefa absido, donacita de imperiestro Vilhelmo la 2-a , de P. Andreas Groecer OSB laŭ sicilia ekzemplo farita, 1911 finita. La grekaj literoj IC kaj XC signifas “Jesuo Kristo”. La latina libroteksto signifas “Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo” (Joh 14,6).

21

22

23

  • Triptika altaro el la 17-a jarcento montranta la krucumadon
  • Supre: grupo de fenestroj kun scenoj el la vivo de Maria (frato Notker Becker OSB, 1956)

24

  • Epitafo de Eva von der Leyen, nask. Mauchenheimer, la patrino de la abato Simon von der Leyen

25

  • Tombo de abato Ildefons Herwegen (1913-1946): figuraĵo de la Bona Paŝtisto (frato Radbod Commandeur, 1947).

26

  • Enirejo al la kripto kun la tombo de la unua abato Gilbert (1127-1152).
  • La mozaiko estas kopio de la originalo, kiu estas konservita en Rheinisches Landesmuseum Bonn.