Abatejo Mettlach
La abatejo Sankta Petro kaj Maria en la sarlanda urbeto Mettlach en Germanio estis Benediktana monaĥejo. Ĝi fondiĝis fine de la 7a jarcento. La monaĥejaj konstruaĵoj estis forlasitaj de la monaĥoj dum la Franca Revolucio. Hodiaŭ enestas la ĉefa administrejo de la firmao Villeroy & Boch.