Abatejo Ramsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Ramsey
abatejo [+]
Koordinatoj52° 26′ 54″ N, 0° 6′ 4″ U (mapo)52.4482-0.101237Koordinatoj: 52° 26′ 54″ N, 0° 6′ 4″ U (mapo)

Estiĝo969

Abatejo Ramsey (Britio)
Abatejo Ramsey (Britio)
DEC
Abatejo Ramsey
Abatejo Ramsey

Map
Abatejo Ramsey
Vikimedia Komunejo:  Ramsey Abbey [+]
vdr
Pordkonstruaĵo de Abatejo Ramsey

Abatejo Ramsey estas iama benediktana abatejo en la malgranda urbo Ramsey, nun en Cambridgeshire. Ĝi situas sudoriente de Peterborough kaj norde de Huntingdon. Ĝi estis fondita de Oswald de Worcester kaj Athelwold, episkopo de Winchester, en 969. Oswald persvadis la abaton de Abatejo Fleury, Francio, alveni al Ramsey por instrui monaĥojn.

Ĉiun karesmon, la abatejo pagis 4,000 angilojn al la abatejo de Peterborough por la rajto mini kalkŝtonon ĉe Barnack (Cambridgeshire).

La abatejo ege prosperis, kaj iĝis la tria plej grava monaĥejo de Anglio (malantaŭ Abatejo Glastonbury kaj la abatejo de St Albans. Post kiam Henriko la 8-a (Anglio) aboliciis la monaĥejojn, ŝtonoj el la abatejo estis uzataj dum la konstruado de pluraj kolegioj de la Universitato de Kembriĝo. Tamen ankoraŭ videblas restaĵoj de la abatejo, kaj la pordkonstruaĵo (kiu datiĝas de la 15-a jarcento) estas posedata de la National Trust.