Abatejo Westminster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abatejo Westminster
Westminster Abbey London 900px.jpg

Ĉefa enirejo de la abatejo Westminster Abbey, dekstre en la fono la turo Viktoria

Bazaj informoj
Loko Londono
Religia aliĝo Anglikanismo
Ŝtato Flago de Anglio Anglio
Jaro de konsekro 28-an de decembro 1065
Religia statuso preĝejo
TTT paĝaro Ttt-ejo de la abatejo Westminster
Arkitektura priskribo
Arkitektura tipo katedralo
Arkitektura stilo gotika arkitekturo
Karakterizaĵoj
v  d  r
Information icon.svg
Abatejo Westminster*
Monda Heredaĵo

Westminster abbey night.jpg
Westminster Abbey vidita el Dean's Yard
Lando Flago-de-Anglio.svg Anglio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iv
Fonto 426
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 1987  (11-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO
Dosiero:Westminster abbey london bs.jpg
Norda portalo de Westminster Abbey

Westminster Abbey (esperante: Abatejo Westminster; fakte The Collegiate Church of St Peter, Westminster) estas preĝejo en Londono. Tradicie britaj reĝoj estas kronitaj kaj entombigitaj ĉi tie. La preĝejo de la abatejo St. Peter, Westminster apartenas al la eklezio de Anglio, sed pro sia funkcio ĝi dependas de neniu diocezo, sed estas memstara preĝejo ("royal peculiar") de la brita monarkio.

Tomboj[redakti | redakti fonton]

En la orienta parto troviĝas la granda trinava kapelo de Henriko la 7-a. Rimarkinde estas ĉefe la plafono. Je la fino de la kapelo troviĝas en marmora ĉerko la ostoj de Henriko la 7-a kaj de ties edzino Elizabeto de York. En la maldekstra flanka navo estas la ĉerko de Elizabeto la 1-a kaj Maria la 1-a, en la dekstra flanka navo tiu de la kontraŭulino de Elizabeto, la skota reĝino Maria Stuart.

La jenaj famuloj estis entombigitaj en Westminster Abbey:

La Abatejo Westminster kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:

Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]