Kolegiato Essen

El Vikipedio
(Alidirektita el Abatinejo Asindo)
Saltu al: navigado, serĉo
La katedralo de Asindo, iama preĝejo de la abatinejo, superstarata de la moderna urbodomo
La klostro de la abatinpreĝejo kun la tombejo de la prepostoj

La Kolegiato Essen estis hejmo por altnobelulinoj en Essen. Ĝi estis fondata en 845 de la Saksona nobelulo Altfrido († 874) de la posta episkopo de Hildesheim proksime de reĝa korto(?) Astnidhi, de kiu devenas la posta nomo de abatinejo kaj urbo. La unua abatino estis Gersvito, parencino de Altfrido. Kaŭze de la protektado fare de Liudolfingoj en 874/947 la abatinejo iĝis rekte regnosubmetita. Sian florepokon travivis la abatinejo ekde 973 sub la abatino Mathilde II.. Mathilde, nepino de imperiestro Oto la 1-a kaj per tio Liudolfingino, gvidis la abatinejo ĝis 1011, dum ŝia regado la plej gravaj artaj eroj de la Asinda katedraltrezoro venis al Essen. Ankaŭ ambaŭ siaj posteulinoj originas el la Liudolfinga gento kaj per tio plimultigis riĉecon kaj influon de la abatineoj. En 1228 la abatinoj unuafoje estis nomataj „princino“, ekde 1300 ili rezidis pli kaj pli en la Borbeck. ekestis reglando inter la du riveroj Emscher kaj Ruhr, al kiu apartenis la urbo Essen. Ties klopodoj fariĝi regnourbo estis vanigitaj de la kolegiato en 1399 kaj definitive en 1670. En la nordo de la teritorio troviĝis ekde 1073 la monaĥejo Stoppenberg, en la sudo la kolegiato Rellinghausen. Al la posedaĵoj de la kolegiato apartenis ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de Huckarde, ĉe la limo de la graflando Dortmundo kaj separata de la Essen-a teritorio per la graflando Mark. Depagodeva al la abatinejo estis ĉ. 3.000 bienoj en la ĉirkaŭaĵo, en la feŭdo Recklinghausen, ĉe la Hellweg samkiel ĉirkaŭ Breisig kaj ĉe Godesberg. Ekde 1512 ĝis la malfondado la regna abatinejo apartenis al la Malaltrejn-Vestfalia Imperia distrikto.

Voktoj de la kolegiato estis sinsekve:

En 1495 la kolegiato faris heredvoktecan kontrakton kun la dukoj de Kleve kaj Mark, per tiu la abatinejo Asindo perdis parton de sia politika sendependeco, nome la rajton elekti mem vokton. ekde aŭgusto 1802 la teritorio estis okupata de Prusaj trupoj. sekve de la sekularigo la kolegiato estis malfondata en la jaro 1803. La teritorio granda je tri kvadratleŭgojn de la klerika teritorio venis definitive al Prusio, apartenis 1806/1807 ĝis 1813 al la grandduklando Berg, kaj poste reen al Prusio. La lasta abatino, Maria Kunigunde de Saksonio, mortis je la 8a de aprilo 1826 en Dresdeno.

[redakti] Listo de la abatinoj/princabatinoj de Asindo

[redakti] Literaturo

  • Ute Küppers-Braun: Macht in Frauenhand - 1000 Jahre Herrschaft adeliger Frauen in Essen; Essen, 2002
  • Torsten Fremer; Äbtissin Theophanu und das Stift Essen; Verlag Pomp, 2002; ISBN 3893552332

[redakti] ligiloj

Siehe auch: Liste der Burgen und Herrenhäuser im Ruhrgebiet

  1. REDIRECT Essen

--Longharulo 22:02, 10. Jan 2007 (UTC)

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj