Abatiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abatiso estas aro de hakitaj, rompitaj aŭ rompiĝintaj arboj kaj branĉoj, kiuj kuŝas kiel amaso. En milito tia aranĝo servas kiel kruda murofortikaĵo por malhelpi la rapidan trairon de malamiko.

Kvankam abatiso kutime ne povas tute malhelpi la trairon de malamikaj trupoj, ĝi ja povas tiom malrapidigi ĝin, ke la trupoj devas elmeti sin al la bataliloj de defendantoj.

La vorto aspekte similas al "abato", sed etimologia parenceco estas malprobabla. Ĝi deriviĝas de la samsignifa franca vorto "abattis", kiu probable estas parenca al "abattre" (= faligi). La vorto abato reiras al la aramea "abbas" = "patro".