Abda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Abda estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr. La germana nomo estas Brückl.

Preĝejo de Abda

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas inter Mosoni Duna kaj aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno laŭ la fervojo kaj ĉefvojo Győr-Mosonmagyaróvár, fine laŭ la rojo Rábca. La vilaĝo najbaras kun Győr, tial ĝi estas dormovilaĝo de Győr.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis vilaĝo jam en 1208, sed la unua skriba mencio okazis en 1292 en formo "Obada". En 1944 apud la komunumo estis ekzekutita hungara poeto Miklós Radnóti, kiun kovras monumento.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas la klasikisma romkatolika Preĝejo de Sankta Jozefo (Abda) el 1845.