Abdima cikonio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Ciconia abdimii Lichtenstein, 1823 |
||||||||||||||
La Abdima Cikonio, kiu ankaŭ nomiĝas Blankbrusta Cikonio, Ciconia abdimii, estas specio de la genro de birdoj Ciconia aŭ cikonioj.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Tiu ĉi estas ĉefe nigra cikonio kun grizaj kruroj, ruĝaj genuoj kaj piedoj, griza beko kaj blanka subo, pli precize blanka estas ventro kaj suba brusto; fakte estas klara limo voforma inter supra nigra brusto kaj suba blanka brusto. Ĝi havas ruĝan vizaĝan haŭton antaŭ okulo kaj bluan haŭton apud la beko dum reprodukta tempo. La birdo estas la plej malgranda specio de la genro (sed estas ankoraŭ granda birdo), je 73 cm kaj kun pezo ĉirkaŭ 1 kg. La ino metas du-tri ovojn kaj estas iomete pli malgranda ol la masklo.
[redakti] Disvastiĝo kaj kutimaro
La birdo vivas en malferma kamparo en horizontala zono sube de Saharo, nome Sahelo el Senegalio al Etiopio kaj Sudano kaj vintre tra la tuta Orienta Afriko sude al Sud-Afriko; krom eta loĝantaro en Jemeno. La dieto de birdo konsistas plejparte de akridoj, raŭpoj kaj aliaj grandaj insektoj.
La plej malgranda cikonio, ĉi tiu specio estas bonvenigita kaj protektita de lokaj afrikanoj, kiel antaŭsigno de pluvo kaj kiel alportanto de fortuno. La nomo de la birdo rememoras la Turka Guberniestro de Wadi Halfa el Sudano - Bey El-Arnaut Abdim (1780-1827).
[redakti] Referencoj (angle)
- ↑ BirdLife International (2004). Ciconia abdimii. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 29 oktobro 2006. Datenbazo inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga.
[redakti] Eksteraj ligiloj (angle)
[redakti] Referencoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |