Abdoulaye Wade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdoulaye Wade
Abdoulaye Wade en 2007
Abdoulaye Wade en 2007
Persona informo
Abdoulaye Wade
Naskiĝo 29-an de majo 1926
en Senegalo Kébémer, Senegalo
Religio Sunaismo (Maliki-Ash'ari, Mouride)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco SenegaloFrancioFederacio Malio vd
Alma mater Lycée Condorcet • University of Franche-Comté vd
Partio Senegala Demokrata Partio
Familio
Edz(in)o Viviane Wade[1]
Infanoj Karim Wade vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Dum 1-a de aprilo 2000
Antaŭulo Abdou Diouf
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Abdoulaye Wade en 2007

Abdoulaye Wade, naskita en Kébémer, sed deklarita en Ndar por havi la statuson de franca civitano, la 29an majo de 1926, estas politikisto de Senegalio. Li estis de 2000 ĝis 2012 prezidento de Senegalio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Studoj[redakti | redakti fonton]

En 1947, li atingis la Diplomon de studofino en la Federala Porinstruista Altlernejo William Ponty en Sébikotane. El 1951 al 1952, li studis matematikon en Francio em la lernejo Condorcet, Parizo. De 1952 al 1953, li atingis diversajn diplomojn en diversaj altlernejoj de la Universitato de Besançon.

Il estas ankaŭ doktoro pri juro kaj ekonomiko en la Universitato de Grenoble. Defendita en 1959, lia tezo havas titolon Ekonomio de Okcidenta Afriko : unueco kaj kresko. Wade laboris iomete kiel advokato en Francio antaŭ reveni al Senegalio kaj profesori en la Universitato.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En 1973, Abdoulaye Wade estis loka respondeculo pri la Socialista Partio. En 1974, Wade formis la liberalan Demokratan Partion Senegalian (PDS) kaj li estis elektita en la Nacia Asembleo de Senegalio en 1978.

Il malsukcese partoprenis en la prezidentaj balotadoj de 1978, 1983, 1988 kaj 1993, antaŭ finfine venki en 2000 kontraŭ la tiama prezidento Abdou Diouf. Tiam, li atingis en la unua balotero 31% kontraŭ 41,3% por Abdou Diouf. Nur danke al la voĉdonantaro de Mustafa Niasse li atingis 58,1% en la dua balotero.

En la prezidenta balotado de februaro de 2007, Wade estis reelektita jam en la unua balotero kontraŭ aliaj 14 kandidatoj, ĉar li atingis 55,79% de la voĉoj.

Politikaj postenoj[redakti | redakti fonton]

De 1974 al 1980, li estis deputito en la Nacia Asembleo. De aprilo 1991 al oktobro 1992, li estis Ŝtata Ministro ĉe la Prezidento de la Respubliko de Senegalio Abdou Diouf en registaro de nacia unuiĝo. De 1995 al 1997, li reposteniĝis kiel Ŝtata Ministro ĉe la Prezidento Habib Thiam. El aprilo 2000, li estis la 3a prezidento de la Respubliko de Senegalio.

La prezidenteco de la Respubliko[redakti | redakti fonton]

La 1a de arpilo 2000, Abdoulaye Wade estis nomumita prezidento de la Respubliko de Senegalio. La ceremonio okazis en la stadiono Léopold Sédar Senghor ĉeestantaj multaj afrikaj ŝtatestroj kiel Yaya Diamé de Gambio, Alpha Oumar Konaré de Malio, Koumba Yalla de Gvineo-Bisaŭa, Robert Gueï de Eburbordo, Omar Bongo de Gabono, Ould Taya de Maŭritanio (Rim) kaj la prezidento de Sao-Tomeo kaj Principeo.

En 2000, unu el la unua decidoj de la denove elektita prezidento estis disigi la Senaton kaj la Ekonomian kaj Socialam Konsilantaron. En 2007, la prezidento Wade remalfermis ambaŭ instituciojn. Wade estas unu de la ĉefaj instiganto de la disvolviĝo de Afriko (NEPAD), tutafrikista projekto por enmeti Afrikon en la mondan komercon kaj liberigi sin el interesaj "helpantoj".

Familio[redakti | redakti fonton]

Abdoulaye Wade estas edzo de francino, Viviane Vert kaj estas patro de du gefiloj, Karim kaj Sindiély.

La filino Sindiély, speciala helpanto de la Ŝtatestro, partoprenis en la Ralio Parizo-Dakaro en 2005 kiel ŝoforo.

La filo Karim estas prezidanto de la Nacia Agentejo por la Organizado de la Islama Konferenco. Wade havas kromnomon Gorgi (t.e. la maljunulo, en volofa).

Abdoulaye Wade estas la onklo de Doudou Wade, prezidento de la parlamenta grupo de la majoritato.

Honoraj Distingiloj[redakti | redakti fonton]

La Prezidanto Abdoulaye Wade havas multajn naciajn kaj fremdajn honorajn medalojn kaj titolojn, nome:

  • Granda Kruco de la Nacia Ordeno de la Leono
  • Granda Oficiro de la Honora Legio (Francio)
  • Ordeno de Merito (Senegalio)

En julio de 2003 li ricevis la Ormedalon HENRY SYLVESTER WILLIAM (unua nigra intelektulo kiu imagis tutafrikisman movadon) por la afrika renaskiĝo (Trinidado kaj Tobago).

La Reĝa Akademio de la Universitato de Rabat (Maroko) nomumis la prezidanton Abdoulaye Wade kiel Doktoro pro honoro.

Li estas ankaŭ Doktoro pro honoro de la Universitato Mohammedo Va de Rabat. Titolo unuafoje ricevita de eksterlanda gravulo.

Maje de 2006 Koiĉiro Macuura, Ĝenerala Direktoro de UNESCO, kaj Henry Kissinger, iama usona Ŝtatsekretario kaj Nobelpremitoo pro paco, donis al Abdoulaye Wade la Premion Félix Houphouët-Boigny pro la serĉado de paco 2005.

Abdoulaye Wade estis nomumita Honora Civitano de Lyon kaj ricevis la titolon de Doktoro pro honoro de la Universitato de Lyon en 2005. Same li estas Doktoro pro honoro de la Universitato de Franche-Comté.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En majo 2008 li publikis en Parizo libron de intervjuoj kun du ĵurnalistoj. Tiu membiografio kie li montras sian longan politikan karieron nomiĝas Une vie pour l'Afrique (Vivo por Afriko)[2].

  • Appel à la nation, Parti Démocratique Sénégalais, Dakar, 1985?, 16 p.
  • La doctrine économique du mouridisme, L'Interafricaine d'éditions, Dakar, 1970, 35 p. (unue publikita ĉe Annales de la Faculté de Droit et de Sciences Économiques de l'Université de Dakar en 1968)
  • Économie de l'Ouest africain (zone franc) : unité et croissance, Présence africaine, Paris, 1964, 371 p. (thèse publiée)
  • Quel avenir pour le Sénégal ? : la réponse du PDS, Parti démocratique sénégalais, Dakar, 1987, 29 p. (Malferma prelego ĉe la Nacia Konvencio de la PDS, Dakaro, 15-17 januaro 1987)
  • Un destin pour l'Afrique, Karthala, Paris, 1989, 190 p. (ISBN 2865372316) (kun la Himno de Afriko, kanto kaj vortoj de Abdoulaye Wade, p. 185-188)
  • Les mathématiques de l'analyse économique moderne, Economica, 2007, 849 p. (ISBN 2717850953)
  • Une vie pour l'Afrique (intervjuoj kun Jean-Marc Kalflèche kaj Gilles Delafon), Michel Lafon, Neuilly-sur-Seine, 2008, 330 p. (ISBN 978-2-7499-0503-7)

Notoj kaj referenoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laura Bush hosts Viviane Wade The White House, 6 December 2004
  2. Georges Dougueli, « Wade se livre », Jeune Afrique, n ° 2471, du 18 au 24 mai 2008, p. 22

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Mamadou Alpha Barry, Abdoulaye Wade sa pensée économique : L'Afrique reprend l'initiative, Hachette, Essais, 2006, 220 p. (ISBN 2012359612)
  • france F. Diaye, M. Printz, Tine, Visages publics au Sénégal. 10 personnalités politiques parlent, L'Harmattan, 1991, 260 p. (ISBN 2-7384-0567-3)
  • france Souleymane Jules Diop, Wade : L'avocat et le diable, L'Harmattan, 2007, 228 p. (ISBN 2296027105)
  • france Babacar Ndiaye et Waly Ndiaye, Présidents et ministres de la République du Sénégal, Dakar, 2006 (dua eldono), 462 p.
  • france Mamadou Seck, Les Scandales politiques sous la présidence d'Abdoulaye Wade, L'Harmattan, 2006, 222 p. (ISBN 2-7475-9714-8)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]