Abdul Kalam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdul Kalam

Avul Pakir Jainulabdeen Abdul KALAM (en la tamila lingvo அவுல் பகிர் ஜைனுலாப்தீன் அப்துல் கலாம், naskiĝinta en la 15-a de oktobro de 1931 en Rameswaram, Tamil Nadu), ĝenerale konata kiel D-ro A.P.J. Abdul Kalam estis la prezidento de Barato inter la jaroj 2002 kaj 2007.

Li estas notinda sciencisto kaj inĝeniero, kaj li estas ofte nomata la Misilhomo de Barato pro sia laboro en la disvolvo de satelitoj kaj misiloj en sia lando.

Abdul Kalam estis la kandidato de la BJP por la prezidanteco en 2002. Li favoris la antaŭenigon de aktiva ekstera politiko, kaj specife favoris la programon de nukleaj armiloj. Li ankaŭ favoras la disvolvon de teĥnologio kiel maniero elirigi sian landon el malriĉeco.

Kalam praktikas tre striktan privatan vivon, kio inkluzivas vegetarismon, kaj alkohol- kaj seks-abstinadon.

Lia deĵorado kiel prezidento finiĝis la 25-an de julio 2007, kiam enposteniĝis Pratibha Patil, la unua virino kiu okupis la prezidantecon.

Eksteraj ligiloj