Abdullah ibn Abdulaziz al-Saud
El Vikipedio
| Abdullah الملك عبد الله |
||
|---|---|---|
| Reĝo de Saŭda Arabio | ||
| Regado | 1-a de aŭgusto 2005 – nuntempo | |
| Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1924 | |
| Dosiero:Flago-de-Saŭda Arabio.svg Rijado, Saŭda Arabio | ||
| Antaŭulo | Fahd | |
| Edzino | 4 edzinoj | |
| Idaro | 7 filoj kaj 15 filinoj | |
| Patro | Ibn Saud | |
| Patrino | Fahda bint Asi Al Shuraim | |
Abdullah ibn Abdulaziz al-Saud (n. aŭgusto de 1924 en Rijado, Saŭda Arabio), arabe: عبد الله بن عبد العزيز السعود, estas ekde la 1-a de aŭgusto de 2005 la reĝo de Saŭda Arabio. Li fakte jam gvidis la ŝtatajn aferojn ekde 1995 kiel kronprinco, post kiam lia duonfrato kaj tiama reĝo Fahd ibn Abd al-Aziz suferis apopleksion. Tiam li enkondukis reformojn pro la financa krizo de la lando kaj tiel ekz. malpliigis la ŝtatajn donaĵojn (senpaga domo, sanoprizorgo ktp.).
Li estas unu el la 43 filoj de la reĝo Abd al-Aziz ibn Saud, fondinto de la reĝlando Saŭda Arabio.
Abdullah naskiĝis kiel filo de Fahda, la oka edzino de Ibn Saud. Lin instruis intelektuloj kaj ekleziuloj en la princa lernejo de la saŭda korto. En 1963 li iĝis komandanto de la saŭda Nacia Gvardio, kaj ekde junio de 1982 la unua vic-ĉefministro.
[redakti] Eksteraj ligoj
- http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/middle_east/4734175.stm
- http://www.the-saudi.net
- http://www.csmonitor.com/2001/1101/p1s4-wome.html
- http://highmarkfunds.stockpoint.com/highmarkfunds/newspaper.asp?Mode=Middle%2BEast&Story=20020910/253p3178.xml
La ordenon li ricevis de la prezidanto de Pollando Lech Kaczyński dum sia vizito la 25-an de junio 2007.

