Abebe Bikila

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abebe BIKILA (naskiĝis la 7-an de aŭgusto, 1932 en, Mont, Etiopio, mortis la 25-an de oktobro, 1973) en Adisabebo, Etiopio) estis etiopa maratonisto.

Li gajnis oran medalon kaj atingis neoficialan mondan rekordon kurante nudapiede dum olimpikaj ludoj 1960 en Romo. Poste li superis sian propran rekordon en la olimpikaj ludoj de Tokio 1964. Unua sportisto kiu venkis en du olimpikaj maratonoj.

Li estis filo de paŝtisto kaj komencis kuri en aĝo de 24 jaroj. Li estis malmulte konata ekster Etiopio, kiam partoprenante la olimpikon de 1960 li kuris nudapiede sur la krudaŝtona pavimo de Via Appia. Post la 41a kilometro li apartiĝis de la konkurantoj kaj transis la celan linion ĉe Arko Konstantina dum la horloĝo montris 2 horojn 15 minutojn kaj 15,2 sekundojn.

Ses semajnojn antaŭ la olimpikaj ludoj de Tokio de 1964 li havis apendicektomion. Spite al tio li gajnis duan oran medalon – sed ĉi-foje kun ŝuoj - post 2 horoj 12 minutoj kaj 11,2 sekundoj. Li partoprenis la olimpikon de 1968 en Meksik-Urbo, sed devis forlasi la konkurson post 10 mejloj / 16 kilometroj pro rompita kruro. Kiel membro de la imperiestra korpogardistaro de Haile Selasi li avancis ĝis la rango de kapitano de la palaca gvardio. Aŭtakcidento en 1969 subzone paralizis lin.

Vidu ankaŭ