Abel-Premio
La Abel-Premio (aŭ Abela Premio) estas jara matematika premio.
Kreaĵo
En 2001, la norvega registaro anoncis, ke por celebri la naskiĝon de la norvega matematikisto Niels Henrik Abel, ĝi kreos novan premion por matematikistoj. Ĉi tiu premio celas kovri la mankon de Nobel-premio por matematiko, kvankam oni konsideris, ke la Medalo Fields estis jam ekvivalento.
La premio
La norvega akademio de scienco kaj literaturo konigas la laŭreaton, kiun komitato konsistanta el kvin internaciaj matematikistoj, elektas. Oni regule en novembro aljuĝas la premion, kiu valoras 6 milionojn da norvegaj kronoj.
Listo de la laŭreatoj
- 2003: Jean-Pierre Serre (Francio, Collège de France)
- 2004: Michael Atiyah (Unuiĝinta Reĝlando, Universitato de Edinburgo) kaj Isadore Singer (Usono, MIT)
- 2005: Peter Lax (Hungario, Courant Institute of Mathematical Sciences de New York)
- 2006: Lennart Carleson (Svedio, Institut royal de technologie de Stockholm)
- 2007: S. R. Srinivasa Varadhan (Barato / Usono, New York University)
- 2008: John G. Thompson (Usono, University of Florida) kaj Jacques Tits (Belgio / Francio, Kolegio de Francio)
- 2009: Mikhail Gromov (Rusio / Francio, Institut des Hautes Études Scientifiques)
- 2010: John Torrence Tate (Universitato de Teksaso, Usono)
- 2011: John Milnor (Institute for Mathematical Sciences, Stony Brook University, Nov-Jorko.)
- 2012: Endre Szemerédi (Alfréd Rényi Institute of Mathematics, Hungara Akademio de Sciencoj, Budapeŝto, kaj Department of Computer Science, Rutgers, The State University of New Jersey, Usono)
- 2013: Pierre Deligne (Institute for Advanced Study en Princeton, New Jersey, Usono)