Abel Tasman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abel Tasman

Abel Janszoon Tasman (naskiĝis en 1603 en Lutjegast, Nederlando, mortis la 10-an de oktobro 1659 en Batavia), estis Nederlanda maristo kaj esploristo.

Li naskiĝis en Lutjegast, vilaĝo en la provinco de Groningen, plej konata pro liaj vojaĝoj de 1642 kaj 1644 en la servo de la VOC (Nederlanda Orienthinda Kompanio). Lia ekspedicio estis la unua Eŭropa ekspedicio, kiu atingis la insulojn de Van Diemen-a Lando (nun Tasmanio) kaj Novzelando. Li ankaŭ mapiĝis grandajn partojn de aliaj partoj de Aŭstralio.

Lia tasko estis prienketi la lando tiame nomita Nova Nederlando, aktuale nomita Aŭstralio, el kiu la Nederlandanoj jam eltrovis la okcidenta marbordo, kaj determini ĉu estis parto de Terra Australis. La VOC esperis, ke li tiele eltrovus novan malekspluatan kontinenton por komerco. Por tion fari, sur lia unua vojaĝo (de 1642 al 1643) li velis de Ĝakarto (tiam nomiĝis Batavia) kun du malgrandaj ŝipoj, la Heemskerck kaj la Zeehaen, unue al Maŭricio, kaj de tie li velis orienten ĉe pli alta latitudo ol la Nederlandanoj faris antaŭe. Ĉi tiel, li tute maltrafis kontinentan Aŭstralion, sed fine trovis landon ĉe la insulo de Tasmanio la 24-an de novembro. Li nomis ĝin Van Diemen-a Lando, sed poste Britaj kolonianoj renomis ĝin post ĝia malkovrano. Post enketo, li velis pli orienten, kaj eltrovis Novzelandon, kiun li nomis Staten Landt sur la teorio ke ĝi estis konektita peco de lando sude de la ekstremaĵo de Sudameriko. Li velis norden laŭ sia okcidenta marbordo. Ĉe la norda parto de La Sudinsulo li ankrita la ŝipojn en golfeto, kie en lia nura renkonto kun la Maorio, ili mortigis kvar el liaj maristoj. Li nomis ĝin Murdintan Golfeton (nun nomita Ora Golfeto) kaj velis norden, sed mispensis ke Cook-a Markolo estis kurbo (kaj li nomis ĝin Zeehaen-a Kurbo). Li ankaŭ kredis, ke Staten Landt estis unu lando, kaj parto de Terra Australis. En lia reiro al Batavia, li ektrovis la Tongan archipelagon la 21-an de januaro 1643. Du nomoj ke li donis al partoj de Novzelando ankoraŭ eltenas: Kabo Maria Van Diemen kaj Insuloj de la Tri reĝoj.

Dum lia dua vojaĝo en 1644 li sekvis la sudan marbordon de Novgvineo orienten. Li maltrafis la Torres-an Markolon inter Novgvineo kaj Aŭstralio, kaj daŭris lia vojaĝo laŭ la Aŭstralia marbordo. Li mapis la nordan marbordon de Aŭstralio.

De la vidpunkto de la VOC, Tasman-aj esploradoj estis seniluziiĝo: li trovis nek promesitan lokon por komerco nek utilan novan vojon. Dum pli ol jarcento (ĝis la epoko de James Cook), Tasmanio kaj Novzelando ne estis denove vizititaj per Eŭropanoj. Aŭstralio estis vizitita, sed kutime sole per akcidento.

Kiel multaj esploristoj, la nomo de Tasman estas honorita en multaj lokoj. Ĉi tiuj inkluzivas: