Abela danco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abela danco

La abela danco estas grava komunikilo de la mielabeloj. Per la danco ili transdonas diversajn informojn pri nutraĵfontoj. Unue la danco anoncas la ekziston de granda nutraĵfonto, due estas komunikita la odoro de tiu nutraĵo kaj trie la lokalizo de la nutraĵo.

Kiam revenas abelo post nutraĵserĉado, ĝi komunikas al la aliaj abelujanoj per la danco kie ĝi trovis nutraĵon (nektaro, poleno, mielrosoakvo). Tamen nur grandaj nutraĵfontoj estas indikitaj per dancoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Danco de la mielabelo
  • K. von Frisch: Über die "Sprache" der Bienen (pri la lingvo de la abeloj). 1923 Zoologisches Jahrbuch (Zoologie und Physiologie) 40, 1-186
  • K. von Frisch: Dance language and orientation of bees (danca lingvo kaj orientiĝo de abeloj). 1967 Harvard University Press (Cambridge, Massachusetts)
  • T.H. Seeley: The wisdom of the hive (la saĝeco de la abelujo). 1995 Harvard University Press (Cambridge, Massachusetts)
  • F.C. Dyer: The biology of the dance language (la biologio de la danca lingvo). 2002 Annual Review of Entomology 47, 917-949