Abelardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La amo inter Abelardo kaj Eloiza

Pierre ABÉLARD konata esperante kiel Abelardo (naskiĝis en 1079; mortis la 21-an de aprilo 1142) estis franca filozofo, teologo kaj poeto. Li kelkfoje ricevis malaprobon flanke de la katolika eklezio pro siaj - laŭdire - herezaj ideoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ geamantoj en manuskripto el la 14-a jarcento pri Roman de la Rose, Chantilly, musée Condé.

Devena el nobela familio, li rezignis pri siaj rajtoj de unuenaskito por dediĉi sin al kariero klerika - por havi la eblon daŭre studadi.

Unue li studis ĉe fama ano de nominalismo, Roscelino de Compiègne, poste - ekde 1100 - ĉe ano de realismo, Guillaume de Champeaux en Parizo, kie en mallonga tempo li fariĝis magistro. La datoj de lia studo pri matematiko ne certas. Li malfermis unu post la alia du lernejojn pri dialektiko, en Melun, poste en Corbeil. Sed jam baldaŭ, en 1102, malsana, li retiriĝis al siaj parencoj en Bretonio. En 1108, resaniĝinte, li reiris al Parizo, kie sur la monteto de Sankta Geneviève li malfermis sian trian lernejon. En sia instruado filozofia li sin montris sufiĉe kritika kontraŭ siaj profesoroj.

En 1113 ambaŭ liaj gepatroj eniris la monaĥan vivon. Samjare li mallonge restis en Laon por sekvi la teologiajn kursojn de Anselmo de Laon; baldaŭ pro envio de l' kunkursanoj, li foriris, kaj en 1114 li ricevis la katedron pri teologio kaj dialektiko ĉe Notre Dame en Parizo.

En 1117, dum plena sukceso en sia vivo, li renkontis Eloizan. El ilia amrilato, post kaŝa geedziĝo, naskiĝis filo nomata Astrolabio. Fakte, ĉar Abelardo estis nek monaĥo nek pastro, estis nenia malhelpo kontraŭ plenpublika geedziĝo, sed Eloiza tion ne volis, ĉar ŝi timis ke tio povus noci lian karieron universitatan.

Ilia rilato finiĝis tragedie: en 1118 li estis kastrita de senditoj de Fulbert, la onklo de Eloiza. La juna virino retiris sin en la monaĥinejon de Argenteuil, Abelardo en la monaĥejon de Saint-Denis.

En la koncilio de Soissons (1121) oni kondamnis lian grandan verkon pri la Dia Triunuo. Post tio li ekloĝis en Quincey, esperante vivi kiel ermito, sed la granda alfluado de studentoj tion malhelpis. Li do konstruis tie preĝejon kaj plurajn loĝejojn nomitajn Le Paraclet.

Sekvis problemoj kun Bernardo de Clairvaux; Abelardo, laŭ propraj vortoj jam pripensis ekiri en paganan landon, kiam oni proponis al li fariĝi abato de monaĥejo, kiu travivis problemojn. Li akceptis, sed baldaŭ la tieaj monaĥoj eĉ provis veneni lin!

Kunmetita bildo pri la tombo de Abelardo kaj Eloiza kun pluraj detaloj.

En 1128 Eloiza, jam abatino, kaj ŝiaj monaĥinoj estis forpelita el la monaĥinejo kaj Abelardo proponis al ili loĝejon en La Paraclet. Rumoroj disvastiĝis pri ilia rilato.

Pri la lastaj jaroj de lia vivo ekzistas nur malmulte da informoj: li instruis plurloke, havis ankoraŭ famajn lernantojn - ekzemple Johano de Salisbury kaj Arnoldo de Brescia. Li verkis multe, precipe pri filozofiaj temoj.

En 1141 li denove estis kondamnita de koncilio - en Sens - kaj nun li ekiris al Romo por apelacii la papon. Survoje, en la fama monaĥejo de Cluny la tiea abato Petro Venerabilis sciis konvinki lin repaciĝi kun Bernardo de Clairvaux.

Abelardo mortis en Saint Marcel apud Chalon-sur-Saône.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Apologia contra Bernardum, paĝo el Clm. 28363 (12a jc), de Abelardo.

Al literaturhistorio aparte gravas la tragika historio pri la amo de Abelardo kaj Eloiza. Konserviĝis pluraj leteroj de la amantoj, kvankam iuj opinias, ke ĉiujn leterojn verkis Abelardo mem. Precipe fama estas lia aŭtobiografio.

  • Historia calamitatum (Historio de mia malfeliĉo) - kiu temas pri liaj unuaj 50 jaroj.
  • Collationes sive Dialogus inter Philosophum, Iudaeum et Christianum (Komparoj aŭ dialogo inter filozofo, judo kaj kristano) - religi-historie tre grava: li prezentas kvazaŭ vizian programon pri renkontiĝo interreligia.
  • Logica Ingredientibus
  • Dialectica
  • Theologia christiana
  • Introductio ad theologiam
  • Sic et non
  • Scito teipsum - Etiko, nepre unu el liaj ĉefaj verkoj

Lia instruo[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento kelkaj anoj de raciismo, ekzemple Renan, provis kvazaŭ akapari Abelardon por ilia filozofia skolo. Ili vidis en li 12a-jarcentan heroldon de klerismoJarcento de la Lumoj.

Sed oni ne forgesu, ke Abelardo estis filo de sia propra epoko. Li neniam estis ekzemple kontraŭ-eklezia, kontraŭ-religia. Tio, kion li serĉis, estis ia scienca metodiko, uzebla ankaŭ por teologiaj demandoj. En sia Sic et Non (Jes kaj Ne) per kontraŭmetado de kontrastaj citaĵoj el ekleziaj saĝuloj, kiujn efektive li alte taksis, li nur klopodis trovi, kie estas la limoj, inter kiuj eblas rezonadi. Li ne estis "klerigita" agnostikulo aŭ simile.

Abelardo instigis al diskutado kiel eble plej malferma.

La leĝojn de sia fako - la logiko - li aplikas al la uzado de la lingvo je ĉiu nivelo. Ankaŭ lia partoprenado en la batalo ĉirkaŭ la Universalia apartenas al tio ĉi.

Eble nur en unu temo li vere estis originala: la etiko. Lia Scito teipsum (= konu vin mem, laŭ la praa tezo de la orakolo de Delfoj) li kontraŭas la kvazaŭ aŭtomatan kredon, ke peko estas nura fakta transpaŝo de la leĝo de Dio. Laŭ Abelardo gravegas ne nur, ĉu efektive tiun leĝon oni transiris, sed ankaŭ kun kia intenco: eĉ Judaso, perfidante Jesuon, povus esti tute sincera kaj en tio tute justa! Gravas la intenco, la tiumomenta scio pri la cirkonstancoj ktp. Peko, laŭ li, ne estas nur klara, difinita ago, sed vera peko estas la homa intenco, la malŝato pri Dio kiel leĝodonanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo el la 19-a jarcento de la tombo de Abelardo kaj Eloiza


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.