Abelujo (hararanĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abeluja hararanĝo en la 1960-aj jaroj

La abelujo (angle beehive) estas krom korbo por abeloj ankaŭ hararanĝo.

La hararanĝo havas sian nomon pro la optika komparebleco kun abelujo.

Ĝi ekestis en la jaro 1958 en Usono kiel varianto de la tiam tre ŝatata tufofrizaĵo.

En Nederlando oni nomas tian hararanĝon suikerspin (t.e. sukervato).

Amy Winehouse kun abelujo en 2007
Brigitte Bardot kun abelujo en 1962


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]