Abenaka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abenaka lingvo
Wôbanakiôdwawôgan
Mapo
lingvo
Eastern Algonquian
Parolata en Odanak, Centre-du-Québec, Kebekio
Parolantoj 20
Denaskaj parolantoj 20
Skribo Latina alfebeto, Kanadaj Indiĝenaj Silaboj
Lingvistika klasifiko
Algonka
Algonkena
Orienta algonkena
Abenaka
Lingvaj kodoj
  Glottolog aben1250
Angla nomo Abenaki
Franca nomo abénaqui
vdr

La abenakaabnaka estas endanĝerigita lingvo apartenanta al la algonkena lingvaro de Kebekio kaj la nordaj ŝtatoj de Nov-Anglio. La lingvo havas orientajn kaj okcidentajn formojn kiuj malsamas laŭ leksiko (vortprovizo) kaj fonologio kaj estas foje konsiderataj kiel malsamaj lingvoj.

Ĝi estis unue parolita en Vermonto, norda Masaĉuseco kaj Majno.

La okcidenta abenaka lingvo estas parolata de kelkaj maljunaj abenakoj en Odanak, Kebekio. Oni nuntempe konsideras ĝin esti mortinta lingvo[1]. En 2015 estis registritaj 12 parolantoj de la okcidenta abenaka.

La orientabenakaj lingvovariantoj estas parolataj de pluraj loĝantaroj, inkluzivanta de la mikmakoj kaj estis parolata ĝis la 1990-aj jaroj en Majno.

Lingva revigligo[redakti | redakti fonton]

Nova generacio aktive konservas kaj revigligas la lingvon[2].  Ili kreis plurajn abenakajn librojn, aŭdaĵojn, filmetojn kaj retajn instruilojn por helpi aliajn lerni la lingvon[3]. En julio 2013, la Nacio Penobscot, la Universitato de Majno kaj la American Philosophical Society ricevis subvencion de la National Endowment for the Humanities (Nacia Fonduso por la homaj sciencoj) por pligrandigi kaj eldoni la unuan vortaron de la penobskota varianto[4]. En Majno, estas ĉirkaŭ 3.000 penobskotaj indianoj, kaj ĉi tiu grupo estas granda movada forto por la lingva revivigo[5].

Vortoj[redakti | redakti fonton]

bazegw = unu
niz = du
nas = tri
yaw = kvar
n[ô]lan * = kvin
ngued[ô]z * = ses
tôbawôz = sep
nsôzek = ok
noliwi = naŭ
mdala = dek
sanôba = viro
p[e]hanem * = virino
miguen = plumo
* literoj en rektaj krampoj estas ofte perditaj pro sinkopo de vokaloj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Robert Dutil, "Nanatasis", tradukita al Esperanto el la franca originalo fre de pluraj anoj de ESK[6]. Post la rakontoj troviĝas dupaĝa abenaka-Esperanta glosaro, kiu klarigas la signifojn de la abenakaj vortoj uzitaj en la rakontoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Indiĝenaj lingvoj

Indiĝenaj lingvoj de Ameriko

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(en) Who are the Cowasuck - Pennacook / Abenaki People? (kiu estas la kovasuka / penakuka / abenaka popolo?)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ethnologue
  2. (en) "Native Languages of the Americas: Penobscot (Eastern Abnaki, Penawahpskewi, Penobscott)". native-languages.org.
  3. (en) "Western Abenaki Dictionary and Radio Online: Home of the Abenaki Language".
  4. (en) McCrea, Nickn, "Penobscot Nation, UMaine win grants to help revive tribe's language". Bangor Daily News, la 11-an de julio 2013.
  5. (en) "Abnaki-Penobscot (Abenaki Language)". Native Languages of the Americas.
  6. (eo) Eldonaĵoj de ESK 2020 Arkivigite je 2020-11-25 per la retarkivo Wayback Machine, Riverego, n-ro 142-144, p. 21-22