Abgar la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Abgar estas la nomo de diversaj arabaj princoj kiuj reĝis super Edessa de Mezopotamio ek de la dua iarcento aK. ĝis la tria de nia epoko; la 5-a de tiu dinastio, reĝis de 4 aK. ĝis la sepa kaj de 13 ĝis 50 pK. Ties nomo, laŭ legendo, ligiĝas al la Mandilio kiu eble estas la nuna Mortoturo de Torino.

La legendo pri Abgar la 5-a[redakti | redakti fonton]

Eŭsebio de Cezareo citas, en « prieklezia historio » (HE I. XIII), rakontas pri korespondado inter la reĝo de Edessa, dirita Ukhama "la nigrulo", kaj Jesuo la Nazareta: la reĝo invitis Jesuon al sia lando por ricevi de li resanigon el malsano opiniata nesanigebla. Jesuo respondus : “post kiam mi estos levita (= al la ĉielo), mi sendos kelkan el miaj disĉiploj por ke li vin resanigu el via malsano kaj redonu al vi la vivon, al vi kaj al tiuj kiuj loĝas kun vi“. Laŭ Eŭsebio, tiu disĉiplo estis Tadeo, sendita far la apostolo Tomaso, kiu evangelizis la urbon Edessa kaj ties reĝon. La du leteroj de Abgar al Jesuo ne estas la solaj kiuj famigas tiun reĝon. Konserviĝas, en diversaj kristanaj tekstoj, ankaŭ letero al la romia imperiestro Tiberio. Per tiu letero Abgar invitas la imperiestron puni la prokuratoron Pilaton (kion vere faris la imperiestro kiu taskigis novan prokuratoron laŭ Jozefo Flavio), kiu krome informas ankaŭ pri la deŝarĝigo de la supera sacerdoto Kajfaso. Ĉar la supozita respondo de Tiberio entenas informojn pri eventoj konfirmitaj ankaŭ de aliaj fontoj, historiistoj ekopinias ke en la amplekso de la legendoj io vere okazis laŭrakontite (Vidu Ilaria Ramella [1])

En la dua duono de la kvara jarcento la legendo evoluis enkluzivante ankaŭ bildon pri Jesuo portretitan el la vero. Siria teksto de la Doktrino de Addai (Tadeo) rakontas kiel kortega arkivisto, Hannan, sendita al Jesuo, profitis por pentri la vizaĝon de la Mesio; laŭ tiu teksto, Jesuo ne respondus per letero al la reĝo sed nur voĉe. Tiu evento datiĝus je la jaro 32. Tiu doktrino de Addai estas la fonto plej antikva inter tiuj kiuj informas pri tiu portreto, konservita tiutempe en la reĝaj edessaj palacoj; grekaj legendoj pri tiu portreto estas konservataj en la Agoj de Tadeo.

Tiuj rakontoj, kun etaj variaĵoj, estas raportataj ankaŭ en la Historio de Armenoj (Libro 2, ĉap 30 p. 33) de Moseo el Korene (duone de la kvina jarcento), kiu informas ke la portreto estis konservita en Edessa. La legendo estis poste pli ellaborita de Evagrio el Edessa, kiu aldonis ke la bildo estas “dia verko”, do akeropita (ne farita per homaj manoj).

Floris ankaŭ plua legendo, tiu: la pentristo spertis malfacilaĵon pro tio ke la vizaĝo de Jesuo ŝajnis ŝanĝiĝi “sub la efiko de la dia graco kiu el li emanis”. Sed kiam la afero finiĝis kaj oni rerigardis la bildon pentritan, tiu ĉi redonis la veran Jesuan vizaĝon spite de la malperfektaĵoj.

Se vere en Edessa estis io simila, ĉion malaperigis la lukto kontraŭikona kiu impetis tujposte en la proksima kristana Oriento.

La mandilio de Edessa

Sankta Johano el Damasko mencias la epizodojn en sia «defendo de la ortodoksio». Esploristoj pri arto informas ke tiu mandilio eble estas la unua religia ikono en la historio de kristanismo. Nun estas kontemplataj diversaj mandiliaj pentraĵoj. Iuj historiistoj opinias ke la vera mandilio estis la mortotuko nun en Torino, ĉirkaŭ kiu kreiĝis legendoj inter kiuj tiu de la Edessa mandilio.

Sendepende de ĉiuj demandoj pri historieco de la rakontoj, la mandilio (aŭ la «Sankta Vizaĝo»), hodiaŭ ikono de Kristo, estas venerata laŭ la doktrino de la Ortodoksa Eklezio, nome: kiu kultas religian ikonon ne adoras la materion je kiu ĝi estas farita – kaj ne senkrike kredas je legendo el kiu ĝi naskiĝis – sed tiun kiu en ĝi estas reprezentata, ĉi-kaze Jesuo Kristo.

Mandilio kaj Abgar en la arto kaj liturgio[redakti | redakti fonton]

La Katolika Eklezio celebras liturgian feston kaj religie kultas la mortotukon de Torino, kiu laŭ studuloj eble povus esti la mandilio mem, kies legendoj bonŝance utilis por la konservado de la vera mortotuko kiu troviĝas en Torino.

La Ortodoksa Eklezio, kun la Kopta, celebras feston honore de la bildo ne pentrita per homa mano, do de la mandilio, la 16-an de aŭgusto.

La reĝo Abgar tenante tramane la mandilion. Bildo de la deka jarcento

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cherpillod André, La mortotuko de Torino la neebla objekto, Courgenard,1996
  • [2] Itallingva letero de Abgar al Jesuo
  • [3] Itallingva letero de Jesuo al Abgar laŭ la versio de Eŭsebio
  • [4] Anglalingvaj leteroj de Abgar al Jesuo.