Abies numidica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Numidia abio
Abies numidica en botanika ĝardeno apud Parizo
Abies numidica en botanika ĝardeno apud Parizo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Abies numidica
de Lannoy ex Carrière
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Abies numidica estas arbospecio, trovita nur en Alĝerio. Ĝi estas endemia abio de la mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Djebel Babor, la dua plej alta monto (2 400 m) de la Tell-Atlaso[1][2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio estas mez-granda ĉiamverda arbo, kiu altas ĝis 20–35 m, kun trunka diametro ĝis 1m. La folioj estas pinglecaj, modere platigitaj, 1,5–2,5 cm longaj, 2–3 mm larĝaj kaj 1 mm dikaj, brilante malhel-verdaj kun makulo de verd-blankaj stomoj apud la pinto supre, kaj kun du verd-blankaj zonoj de stomoj sube. La pinto de la folio estas varia, kutime pintigita, sed kelkfoje iomete noĉigita ĉe la pinto, precipe pri malrapide kreskantaj ŝosoj sur maljunaj arboj. La strobiloj estas glaŭk-verdaj kun roza aŭ viola kolornuanco, maturigante brune, 10–20 cm longaj kaj 4 cm larĝaj, kun proksimume 150–200 skvamoj, ĉiu skvamo kun mallonga brakteo (ne videble sur la fermita strobilo) kaj du flugilhavaj semoj; ili disfalas kiam maturaj, por liberigi la semojn[1].

Ĝi vegetadas je altaltituda mediteranea klimato de 1 800–2 000 m (malofte sub 1 220 m) kun jara precipitaĵo de 1 500–2 000 mm, la plimulto de kiu falas kiel vintra neĝo; la someroj estas varmaj kaj tre sekaj. Ĝi estas tre afina al pinsapo (Abies pinsapo), kiu troviĝas pli okcidenten en Rif-Montaro de Maroko kaj en suda Hispanujo[1].

Kultivado kaj uzadoj[redakti | redakti fonton]

Pinglaro

Abies numidica foje estas kultivata kiel ornamo arbo en parkoj kaj grandaj ĝardenoj. Ĝi estas aprezita inter abioj por ĝia toleremo kontraŭ sekeco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 angle Farjon, A. (1990). Pinaceae. Drawings and Descriptions of the Genera. Koeltz Scientific Books, ISBN 3-87429-298-3.
  2. angle Conifer Specialist Group (1998). Abies numidica Arkivigite je 2008-07-17 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita je 10 julio 2007.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Debazac, E.F. 1964 : Manuel des conifères, École Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 pp., p. 33.