Abingdon (Oxfordshire)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamizo ĉe Abingdon

Abingdon estas antikva urbo en Oxfordshire, Anglio. Ĝi situas apud la Tamizo, ok mejlojn sude de Oksfordo. Antaŭe ĝi estis la ĉefurbo de Berkshire. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 36 mil loĝantojn.

Historio

Abingdon estis loĝata ekde la ferepoko kaj la restaĵoj de ferepoka fortikaĵo (daŭre uzata de la romianoj) restas sub la urbocentro.

Ĉ.675 fondiĝis Abatejo Abingdon.

Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj la urbo estis grava komerc-loko por kulturistoj kaj la lan- kaj drap- industrioj. En 1337 okazis tumulto kiam la loĝantoj protestis kontraŭ la abateja kontrolo de la bazaro: ili mortigis plurajn monaĥojn.

Almozdomoj de Abingdon

Post la fermiĝo de la abatejo en 1538 la urbo malprosperis. Eduardo la 6-a (Anglio) fondis almozdomojn por malriĉuloj. En 1555 la popolo plendis al Maria la 1-a (Anglio) pro sia mizera stato.

La konstruo de kanaloj dum la 18-a jarcento reprosperigis Abingdon, kiu iĝis kunigilo inter Londono kaj Bristol, Birmingham kaj aliaj industriaj centroj.

De 1929 al 1980 estis aŭtomobil-fabriko. Ĝis 1999 estis bierfarejo. Hodiaŭ apudas sciencaj esplorejoj, kaj multaj loĝantoj navetas al Londono kaj Oksfordo.

Dum la 16-a jarcento Abingdon iĝis la ĉefurbo de Berkshire, kie okazis asizaj tribunaloj. En 1974, kiam okazis reformo de la lokaj instancoj de Anglio, ĝi iĝis parto de Oxfordshire.

Vizitindaĵoj

Antikva ponto de Abingdon

Estas multaj antikvaj konstruaĵoj en Abingdon, inter kiuj:

  • pluraj restaĵoj de la abatejo
  • ponto datanta de 1415
  • Pregexejo de Sankta Helena, datanta de ĉ. 1100
  • muzeo en konstruaĵo de la 17-a jarcento (antaŭe la ĉefa registara oficejo de Berkshire)
  • Abingdon School (Lernejo de Abingdon), fondita verŝajne dum la 10-a jarcento kaj relokita dum la 19-a jarcento