Abio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Abio
Korea abio (Abies koreana) strobiloj kaj pingloj
Korea abio (Abies koreana) strobiloj kaj pingloj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abies
Mill.
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Abio (Abies, ĉefe Abies alba) estas genro de pingloarboj, ĉe kiuj la pikantaj, kvareĝaj pingloj staras sur longaj ŝosoj kiel ĉe kombilo, kaj ĉe kiuj la strobiloj staras supren, maturiĝante ili disfalas. La arboŝelo estas helgriza kaj glata. Ĝi ne havas rezinduktojn. Sur la dorsoflanko de la pinglofolioj troviĝas du vaksaj strioj.

La arĝenta aŭ blanka abio ( Abies alba ) kreskas en Mez-Eŭropo inter 800 kaj 1900 m mikse kun Eŭropa fago kaj ordinara piceo. Pli norde, ĝi kreskas en pli malaltaj regionoj. Ĝi estas grava konifero en Nordameriko.

Iuj specioj estas uzataj en pluraj landoj kiel ornamaĵo ĉe kristnaska festo, vidu Kristnaska arbo.

Vidu la parencan genron : Pseŭdocugo


  • abioj de centra Azio, Ĉinio, kaj Himalajo
    • Abies homolepis
    • Abies recurvata
    • Abies firma
    • Abies beshanzuensis
    • Abies holophylla - manĉura abio
    • Abies chensiensis
    • Abies pindrow
    • Abies squamata - skvama abio
    • Abies ziyuanensis
  • abioj de Himalajo
    • Abies delavayi
    • Abies fabri
    • Abies forrestii
    • Abies chengii
    • Abies densa
    • Abies spectabilis - sensacia abio
    • Abies fargesii
    • Abies fanjingshanensis
    • Abies yuanbaoshanensis
    • Abies squamata
  • abioj de norda Ameriko
    • Abies religiosa (Meksiko)
    • Abies vejarii
    • Abies hickelii
    • Abies procera (okcidenta Usono)
    • Abies magnifica (okcidenta Usono)
    • Abies bracteata (Kalifornio)

Eksteraj ligiloj