Abiotaj medifaktoroj
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 10 Okt. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Abiotaj medifaktoroj estas tiuj medifaktoroj, je kiuj vivaj organismoj ne rimarkeble partoprenas. Ili ampleksas interalie klimaton, atmosferon, akvon, varmecon, temperaturon, lumon, fluon, salenhavon, koncentriĝon je nutrosaloj kaj aliaj kemiaj substancoj. Do temas pri medifaktoroj, kiuj estas nevivaj interagpartneroj.
Ĉiuj planto- kaj bestospecioj estas adaptitaj al difinitaj habitatkondiĉoj. Per tio ili evoluas en ĉiu habitato al tipa vivkomunumo adaptita al la abiotaj faktoroj.

