Abisena hirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Abisena hirundo
Abisena hirundo
Abisena hirundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
Specio: H. abyssinica'
Hirundo abyssinica
(Guerin-Meneville, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Abisena hirundoMalgranda strihirundo (Hirundo abyssinica sin. Cecropis abyssinica) estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae). Inter ili temas pri granda hirundo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en sub-sahara Afriko el Sieraleono kaj suda Sudano suden al orienta Sudafriko. Tiu afrotropisa specio estas parte migranta ĉar kelkaj sudafrikaj birdoj vintrumas iom pli norde. Okcidentafrikaj birdoj foriras el la nordo de la reprodukta teritorio dum la seka sezono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Flugante
Cecropis abyssinica

Abisena hirundo estas 15-10 cm longa. Ĝi havas tre brilajn malhelbluajn suprajn partojn kaj ruĝan pugon kaj tre ruĝajn kronon, nukon kaj vizaĝon. La subaj partoj estas blankaj kun malhela vertikala striado, kaj la supraj flugiloj kaj la subaj flugilplumoj estas nigrecbrunaj. La subflugilaj kovriloj estas flavecaj. La nigreca vosto havas tre longajn eksterplumojn; tiuj estas iom pli longaj ĉe la masklo ol ĉe la ino. Junuloj estas pli senkoloraj kaj brunaj, kun malpli da kontrasto kaj pli mallongaj eksteraj vostoplumoj. Estas 5 aŭ 6 subspecioj diferencaj laŭ la etendo de la suba striado.

Abisena hirundo diferencas el la Granda strihirundo je tio, ke ĝi havas pli fortan kaj malhelan striadon, pli ruĝan pugon kaj pli brilruĝan kapon ol la pli granda Granda strihirundo. Krome ĝi preferas ankaŭ malpli malfermajn habitatojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu estas birdo de arbara, precipe de malaltaj habitatoj, kaj ĝi estas anstataŭita en montaraj herbejoj de la Granda strihirundo, Hirundo cucullata. Ĝi troviĝas ofte ĉe homaj setlejoj. La Abisena hirundo konstruas buloforman elkotan neston kun tuba enirejo. La nesto havas mildan kovrilan materialon kaj povas esti reuzata en venontaj jaroj. La nesto povas esti konstruita en kavo aŭ sub roka kornico aŭ arbobranĉo. Tiu specio profitis el sia lerto uzi konstruaĵojn, pontojn, akvobaraĵojn kaj similajn strukturojn. Se eblas, ĝi elektos altan nestolokon.

La ovoj estas brilblankaj kun foje kelkaj brunaj punktoj; tri ovoj estas la tipa ovodemetado. Kovadon faras nur la ino dum 14-16 tagoj antaŭ eloviĝo. Ambaŭ gepatroj tiam manĝigas la idojn. Elnestiĝo okazas ankaŭ post aliaj 17-19 tagoj, sed la birdidoj revenas al la nesto por ripozi dum kelkaj tagoj post la unua flugo.

La Abisena hirundo estas komuna, kaj profitis el la disponeblo de nestolokoj ĉe homaj setlejoj. Ĝi manĝas ĉefe flugantajn insektojn, sed oni scias, ke manĝas ankaŭ etajn fruktojn. La flugo estas vagema, kaj la voĉo estas nazema zeh zeh zeh zeh zeh.

Referencoj[redakti | redakti fonton]