Abitibio-Temiskamingio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Kebekio lokante Abitibion-Temiskamingion

Abitibio-Temiskamingio (franclingve Abitibi-Témiscamingue) estas administra regiono de Kebekio. Lokiĝante en la okcidento de la provinco apud la landlimo kun Ontario, ĝi ampleksas 57 674,26 km² kaj havas loĝantaron de 143 872 (2006).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝantoj estis la algonkinoj antaŭ proksimume 8 000 jaroj. La unuajn eŭropanajn esplorojn faris Pierre-Esprit Radisson kiel parto de la peltokomerco en la regiono de Hudsona Golfo. La fuorton Témiscamingue starigis franca komercisto en algonkenaj landoj ĉe la orienta bordo de la lago Temiskamingo en 1720; ĝi fariĝis grava nodo de la peltokomerco.

Temiskamingio jam apartenis al Malsupra Kanado je Kanada Federaciiĝo en 1867 kaj do daŭris parto de la tiam-kreita provinco Kebekio. Abitibio apartenis al la Korporacio de la Hudsona Golfo ĝis 1868, kiam Kanado aĉetis ĝin kaj ĝi fariĝis parto de la Nordokcidentaj Teritorioj. Federacia dekreto de la registaro de Wilfrid Laurier donis Abitibion al Kebekio la 13an de junio 1898.

La regiono ekdisvolviĝis en la malfrua 19a kaj frua 20a jarcentoj kun la kresko de la agrikultura kaj ligna industrioj. La disvolviĝo unue trafis la sudan parton; la urbo Ville-Marie fondiĝis en 1886 kaj Témiscaming en 1918. Pli vasta setlado okazis inter la Unua kaj Dua Mondmilitoj, kiam la industrio altiris grandan loĝantaron fuĝante la grandan depresion. Unue loĝontoj venis laŭ la National Transcontinental Railway (nacia transkontinenta fervojo), spronante la fondiĝon de urboj kiel La Sarre en 1917, Amos en 1914, kaj aliaj infrastrukturoj kiel la internigejo Spirit Lake por tiel-nomitaj malamikaj fremduloj sub la War Measures Act (leĝo pri militmezuroj) dum la Unua Mondmilito.

La industrio de minado de oro kaj kupro ankaŭ spronis la ekonomion; minejoj instigis la estigon de urboj kiel Rouyn-Noranda en 1926 kaj Val d'Or en 1934. Minado daŭras la spino de la regiona ekonomio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono Abitibio-Temiskamingio estas la kvare plej granda regiono de la provinco, post Nord-Kebekio, Nord-Bordio kaj Saganio–Sankt-Johan-Lagio. La plej grandaj urboj estas Rouyn-Noranda kaj Val-d'Or.

La habitato konsistas el miksita arbaro en Temiskamingio sude, kaj norda arbaro en la norda regiono. Ĝi havas kontinentan humedan klimon sed spertas gravajn temperaturŝanĝojn pro la proksimeco de la Hudsona Golfo kaj la Arkto.

Instruado[redakti | redakti fonton]

La regiono havas unu universitaton: la Universitato de Kebekio en Abitibio-Temiskamingio, parto de la publika reto de la Universitato de Kebekio.

Subdividoj[redakti | redakti fonton]

La regiono havas 80 municipojn, dividitajn inter kvar regionaj municipoj krom unu sendependa urbo kaj kvar indianaj rezervejoj.

Regionaj municipoj (municipalités régionales de comté, MRC)

  • MRC d'Abitibi
  • MRC d'Abitibi-Ouest
  • MRC de La Vallée-de-l'Or
  • MRC de Témiscamingue

Sendependa urbo

Indianaj reservejoj

Gravaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Flago de Kebekio Administraj regionoj de Kebekio

01: Malsupra Sankt-Laŭrencio | 02: Saganio–Sankt-Johan-Lagio | 03: Kebek-regiono | 04: Maŭricio
05: Estrio | 06: Montrealo | 07: Otavio | 08: Abitibio-Temiskamingio | 09: Nord-Bordio | 10: Nord-Kebekio
11: Gaspegio–Magdalena Insularo | 12: Ŝodierio-Apalaĉio | 13: Lavalo | 14: Lanodierio | 15: Laŭrentidio
16: Montereĝio | 17: Centro-de-Kebekio