Ablativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ablativo (el la latina ablativus, t. e. "forportanto") estas unu el la ok kazoj de la hindeŭropa pralingvo. Origine per ĉi tiu kazo estis indikata la loko de kie oni iras aŭ la persono kiu okazigas ion. Atentu, ke ĉi tiu estas malsama ol la akuzativo (por la direkto) kaj la lokativo (por la loko).

La ablativo en diversaj lingvoj povas esprimi ankaŭ instrumenton, tempon, manieron de ago. Tiuj ĉi funkcioj verŝajne estas transprenitaj el la instrumentalo. La uzo de e-vortoj en Esperanto ofte similas ablativon: "mi kuiras forne" = "mi kuiras per forno, en forno".

Nuntempe en multaj hindeŭropaj lingvoj la ablativo ne plu ekzistas: la genitivo ofte ĝian funkcion havas nun.

En la jenaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Hindeŭropaj[redakti | redakti fonton]

La ablativo estis unu el la kazoj de la hindeŭropa pralingvo. Ĝi konserviĝis (krom postsigne) en neniu el la ĝermanaj, slavaj, baltaj kaj latinidaj lingvoj, sed tamen ĝin konas la Latina, la Armena, la Albana kaj la Sanskrito.

Latina[redakti | redakti fonton]

Latina: La esprimo ablativo estiĝis el la latina (casus) ablativus. Responde al ĉi tiu esprimo, la ablativo do estas kazo esprimanta disigon resp. formoviĝon aŭ "malrekta" kazo.

Ekz. Roma venire "veni el Romo", oculis videmus "per okuloj ni vidas"

En Latino oni konas ankaŭ la absolutan ablativon, kiu estas konciza subpropozicio kun ablativa subjekto kaj kongruanta participo kiel verbo: Iove veniento, ... "Dum Jupitro venas, ..."

Sanskrito[redakti | redakti fonton]

En la Sanskrito la ablativo estas, kiel en la latina, malrekta kazo.

Albana[redakti | redakti fonton]

En la Albana lingvo ĝia finaĵo parte identas kun la finaĵo de la genitivo kaj dativo. Ĝi nur havas apartan finaĵon en plurala, nedifina formo, nome -sh.

Finnougraj[redakti | redakti fonton]

Finna[redakti | redakti fonton]

En la Finna ĝi finiĝas je -ltä-lta depende de la vokalharmonio. La ablativo esprimas en la finna moviĝon de la koncerna loko (talolta - "de (ĉe) domo"). Por esprimi horloĝan tempon, ĝi modifas numeralojn (viideltä - "je la kvina (horo)").

Estona[redakti | redakti fonton]

En la Estona ĝi finiĝas je -lt resp. plurale je -telt-delt.

Ekz.: kellelt "de kiu?", minult "de mi", turult "de merkato"

Hungara[redakti | redakti fonton]

En la Hungara ĝi finiĝas je -tól aŭ -től depende de la vokalharmonio.

Ekz. ágytól "for de la lito"

Mongola[redakti | redakti fonton]

En la Mongola lingvo la ablativo respondas je la demandoj "de kie?", "de kiu?", "ekde kiam?" kaj "de kio?" La finaĵo dependas de la vokalharmonio kaj de la speco de vorta radiko: -аас, -ээс, -оос, өөс; -гаас, -гээс, -гоос, -гөөс; -иас, -иос.

Ekz.: улсаас (de улс "ŝtato"), модноос (de мод "arbo, ligno, paliso"), ангиас (de анги "Klaso, studijaro")

Tjurkaj[redakti | redakti fonton]

Turka[redakti | redakti fonton]

En la Turka la ablativo respondas je la demando "de kie?". Ĝi estas formata per aldono de la finaĵo den resp. dan kaj varias laŭ la reguloj de la malgranda vokalharmonio. Post senvoĉaj konsonantoj aperas la variantoj ten resp. tan.

Ekzemploj: Nereden geliyorsun? "De kie vi venas?" Sinemadan geliyorum. "Mi venas el la kinejo."

Baŝkira[redakti | redakti fonton]

En la Baŝkira lingvo la ablativo havas similajn finaĵojn kiel en la turka. Sed ĝi pli varias tie pro la konsonanta harmonio. T.e. aperas ne nur la formoj -дән dɛn resp. -дан dan kaj -тән tɛn resp.. -тан tan, sed ankaŭ -ҙән ðɛn, -ҙан ðan, -нән nɛn -нан nan.

Ekzemploj: өҫтәлдән "de la tablo"; шкафтан "el la ŝranko"; Германиянан "el Germanujo".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En la germana[redakti | redakti fonton]

  • Lexikon sprachwissenschaftlicher Termini, "Leksikono de lingvikaj terminoj", Lejpcigo 1985
  • Oda Buchholz, Wilfried Fiedler: Albanisch Grammatik, ISBN 3-324-00025-4, paĝo 212
  • Hans-Peter Vietze: Lehrbuch der Mongolischen Sprache, Leipzig 1988, ISBN 3-324-00242-7, paĝoj 74-75
  • Kauderwelsch Band 55, Estnisch Wort für Wort, Bielefeld 2002, ISBN 3-89416-245-7, paĝo 51
  • Margarete I. Ersen-Rasch: Baschkirisch Lehrbuch für Anfänger und Fortgeschrittene, Harrassowitz Verlag 209, ISBN 978-3-447-05730-1, paĝo 43

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]