Abod

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abod estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Edelény.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szendrő troviĝas 11, Edelény 14, Miskolc 35 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1300 en formo "Vyobud" (=Nova Abod). La turkoj okupis la vilaĝon en 1576. Iam karbominejo funkciis tie. Dum la socialismo preskaŭ senekzemple en Abod ne formiĝis kolĥozo. Vilaĝservoj estas kulturdomo, poŝto.

Vidindaĵoj