Aboliciismo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Tiu-ĉi artikolo temas pri la socia movado por la abolo de sklavismo. Pri aliaj signifoj de Aboliciismo vidu: Aboliciismo (apartigilo).

Aboliciismo (de aboli, abolicii = jure forigi, mallegaligi) estas socia movado por la forigo de sklavismo.

Kvankam multaj aboliciistoj engaĝiĝis kontraŭ sklaveco pro humanismaj motivoj, venis fino al sklavismo, ĉar ĝi baris la evoluon de kapitalismo.

Hodiaŭaj formoj de sklaveco: Kvankam la sklaveco oficiale estis malpermesita en la 19-a jarcento en plimulto de la landoj, la sklaveco pluvivis kiel servuto, trudlaboro (Sovetunio, Nazia Germanio) aŭ laborigo de infanoj (infana sklaveco en Azio) kaj seksa sklaveco en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Ofte laboristoj estas kvazaŭsklavigitaj pro ŝuldoj (inside kaj false aranĝitaj intence de la mastroj) en BraziloNepalo (kie ŝuldoj povas estis "elaĉetitaj" de aliaj bienistoj, tiel fakte "aĉetantaj" la laboristojn).

Enhavo

[redaktu] Historio de Aboliciismo

[redaktu] Unuiĝinta Reĝlando

Emblemo de la britaj aboliciistoj el la porcelanmanufakturo de Josiah Wedgwood
Emblemo de la britaj aboliciistoj el la porcelanmanufakturo de Josiah Wedgwood

La Society for Effecting the Abolition of Slavery (Socio por la abolo de sklavismo) estis fondita en 1787 de la humanistoj Thomas Clarkson kaj Granville Sharp kaj pluraj kvakeroj.

La kampanjo unue celis la malebligon de la transatlantika sklavokomerco (vidu: Triangula komerco). La aboliciistoj kolektis ĉ. 400.000 subskribojn, faris peticiojn en la parlamento kaj alvokis por bojkoto de sukero, kiu estis produktita per sklavlaboro. La deputito William Wilberforce subtenis la aboliciistojn en la parlamento.

En 1807 la sklavokomerco per britaj ŝipoj iĝis malpermesata. La 23-an de aŭgusto 1833 la parlamento akceptis Slavery Abolition Act, kiu deklaris liberaj ĉiujn sklavojn en la brita kolonia imperio.

[redaktu] Usono

En 1831 fondiĝis New-England Anti-Slavery Society. Sed nur je la fino de la Usona Enlanda Milito en 1865 sklavismo estis mallegaligita en tuta Usono.

[redaktu] Francio

Sekve al la Franca revolucio kaj la Deklaro de la homaj rajtoj sklavismo estis abolita de la franca parlamento (Nacia konvento) la 4-an de februaro 1794, sed reenkondukta de Napoleono (1802) kaj definitive mallegaligita la 27-an de aprilo 1848.

[redaktu] Portugalio

Jam la 12-an de februaro 1761 la portugala ĉefministro Marquês de Pombal malpermesis sklavismon en Portugalio kaj ties hindiaj kolonioj - tiel Portugalio fariĝis avangardo por la aboliciismo. Tamen sklavismo restis legala en la aliaj portugalaj kolonioj. En 1854 ĉiuj ŝtataj sklavoj en Portugalio kaj la kolonioj estis liberigitaj, du jarojn poste ankaŭ la sklavoj de la katolika eklezio. Leĝo por la abolo de sklavismo estis proklamita en 1869 por la portugala imperio, por la brazila imperio nur en 1888 per la Ora leĝo (Lei Aurea).

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Literaturo

  • angle Martin Duberman (red.), The Antislavery Vanguard: New Essays on the Abolitionists, Princeton 1965
  • angle Edward P. Jones, The Known World (Romano, 2003) Premio Pulitzer 2004.
  • germane Adam Hochschild, Sprengt die Ketten. Der entscheidende Kampf um die Abschaffung der Sklaverei, Klett-Cotta, Stuttgart 2005, ISBN 978-3-608-94123-4