Aboliciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la socia movado por la abolo de sklavismo. Pri aliaj signifoj de Aboliciismo vidu: Aboliciismo (apartigilo).

Aboliciismo (de aboli, abolicii = jure forigi, mallegaligi) estas socia movado por la forigo de sklavismo.

Kvankam multaj aboliciistoj engaĝiĝis kontraŭ sklaveco pro humanismaj motivoj, venis fino al sklavismo, ĉar ĝi baris la evoluon de kapitalismo.

Hodiaŭaj formoj de sklaveco: Kvankam la sklaveco oficiale estis malpermesita en la 19-a jarcento en plimulto de la landoj, la sklaveco pluvivis kiel servuto, trudlaboro (Sovetunio, Nazia Germanio) aŭ laborigo de infanoj (infana sklaveco en Azio) kaj seksa sklaveco en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Ofte laboristoj estas kvazaŭsklavigitaj pro ŝuldoj (inside kaj false aranĝitaj intence de la mastroj) en BraziloNepalo (kie ŝuldoj povas estis "elaĉetitaj" de aliaj bienistoj, tiel fakte "aĉetantaj" la laboristojn).

Historio de Aboliciismo

Unuiĝinta Reĝlando

Emblemo de la britaj aboliciistoj el la porcelanmanufakturo de Josiah Wedgwood

La Society for Effecting the Abolition of Slavery (Socio por la abolo de sklavismo) estis fondita en 1787 de la humanistoj Thomas Clarkson kaj Granville Sharp kaj pluraj kvakeroj.

La kampanjo unue celis la malebligon de la transatlantika sklavokomerco (vidu: Triangula komerco). La aboliciistoj kolektis ĉ. 400.000 subskribojn, faris peticiojn en la parlamento kaj alvokis por bojkoto de sukero, kiu estis produktita per sklavlaboro. La deputito William Wilberforce subtenis la aboliciistojn en la parlamento.

En 1807 la sklavokomerco per britaj ŝipoj iĝis malpermesata. La 23-an de aŭgusto 1833 la parlamento akceptis Slavery Abolition Act, kiu deklaris liberaj ĉiujn sklavojn en la brita kolonia imperio.

Usono

En 1831 fondiĝis New-England Anti-Slavery Society. Sed nur je la fino de la Usona Enlanda Milito en 1865 sklavismo estis mallegaligita en tuta Usono. Fama feministo Susan B. Anthony komencis sian socialan aktivecon per luktado kontraŭ sklaveco.

Francio

Sekve al la Franca revolucio kaj la Deklaro de la homaj rajtoj sklavismo estis abolita de la franca parlamento (Nacia konvento) la 4-an de februaro 1794, sed reenkondukta de Napoleono (1802) kaj definitive mallegaligita la 27-an de aprilo 1848. Édouard René de Laboulaye estis franca juristo, poeto, aŭtoro kaj kontraŭ-sklaveca aktivulo. Li estas rememorata kiel la intelektula kreanto de la Statuo de Libereco en Novjorko, proponante la ideon por tia monumento en 1865 pagita de civitanoj de Francio, kaj de la malpli konata originalo de la Ĝardeno de Luksemburgio en Parizo, Francio.

Portugalio

Jam la 12-an de februaro 1761 la portugala ĉefministro Marquês de Pombal malpermesis sklavismon en Portugalio kaj ties hindiaj kolonioj - tiel Portugalio fariĝis avangardo por la aboliciismo. Tamen sklavismo restis legala en la aliaj portugalaj kolonioj. En 1854 ĉiuj ŝtataj sklavoj en Portugalio kaj la kolonioj estis liberigitaj, du jarojn poste ankaŭ la sklavoj de la katolika eklezio. Leĝo por la abolo de sklavismo estis proklamita en 1869 por la portugala imperio, por la brazila imperio nur en 1888 per la Ora leĝo (Lei Aurea).

Nederlando

En 1863 sklaveco estis abolita, inklusive de ĉiuj kolonioj, sed ankoraŭ oni uzis 'rekrutojn' el Afriko ĝis 1940.

Katolika eklezio kaj sklavismo

Ĉu al kondamno kaj abolicio de sklavigo kontribuis ankaŭ la kristana pensmaniero kaj kondamnaj dokumentoj de la papoj?

Se dekomence kristanoj proklamis la egalecon inter ĉiuj homoj kaj motivite urĝis por ke ĉiuj juste kaj respekte estu traktataj, iom post iom la afero surfaciĝis ankaŭ nivele de priteorie moralaj kaj filozofiaj principoj. Sankta Paŭlo resendas la sklavon Onesimon (letero al Filemono [1], forfuĝinta el sia mastro, por ke li estu traktita laŭ la kristanaj preceptoj. Laŭ la tempopaso la kristanaj moralaj principoj igis ĉiam pli ne tolerebla la sklavan kondiĉon senigante tiun, juran kaj praktikan, institucion je siaj bazaj fundamentoj. La unuaj kondamnaj reagoj eksplicite aperis, en la centra aŭtoritato de katolikismo, per la buleo “Ineffabilis providentia de Pio la 2-a en 19a de aprilo 1470 per kiu estis malpermesita kaj punenda sklavkomerco.

Papo Paŭlo la 3-a per buleo Veritas Ipsa de 2a de junio 1537 instigas abomeni la sklavigon de indiĝenaj indianoj de la Amerikoj. Pio la 5-a la 17an de januaro 1665, puŝite de misiistoj batalantaj kontraŭ la sklavigantaj “bandeirantoj”, publikigis buleon “Aequum reputamus” por rekonfirmi la saman kondamnon. Urbano la 8-a per buleo “Commissum Nobis” de 22a de aprilo 1639 revenis al samaj temoj kun la samaj kondamnoj. Ankaŭ aliaj papoj sammaniere sintenis kiel Benedikto la 14-a [1].

Gregorio la 16-a (1840 ĉ.) lastatempe skribis al la tuta eklezio: “Ennome de nia aŭtoritato ni abomenigas kapton kaj komercon de nigruloj kiel malindajn por kristano. Enmone de la sama aŭtoritato ni kondamne malpermesas al ĉiu ekleziulo aŭ laiko konsideri lica la nigrulkomercon kaj sub kiu ajn pretesto prediki aŭ publike instrui aŭ alimaniere inokuli doktrinon kontraŭan al tiu apostola”.

Pri sklavigo repuŝigcele pritraktis ankaŭ la Unua Vatikana Koncilio (1870) kaj la dua.

Fine papo Johano Paŭlo la 2-a, dum la vizito al insulo Gorée, en Senegalio, unu el la punktoj kie ĵus sklavigitoj estis aŭkcie venditaj, petis al la afrikanoj pardoni la krimojn plenumitajn de homoj kiuj sin difinis “kristanoj”.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • angle Martin Duberman (red.), The Antislavery Vanguard: New Essays on the Abolitionists, Princeton 1965
  • angle Edward P. Jones, The Known World (Romano, 2003) Premio Pulitzer 2004.
  • germane Adam Hochschild, Sprengt die Ketten. Der entscheidende Kampf um die Abschaffung der Sklaverei, Klett-Cotta, Stuttgart 2005, ISBN 978-3-608-94123-4

Referencoj

  1. Jean Sévilla, Historiquement correct. Pour en finir avec le passé unique, Paris, Perrin, 2003, isbn=2262017727