Abony
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun Adony!
Abony (abonj) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Cegléd.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 128 km²
- Loĝantaro: 15800
- Poŝtkodo: 2740
- Telefonprefikso: 53
Geografio [redakti]
Abony situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Cegléd-Szolnok, inter urboj Szolnok kaj Cegléd.
Historio [redakti]
Pli frue avaroj loĝis tie. La urbo dum la turka erao multe suferis, en 1748 ĝi iĝis kampurbo. En la 19-a jarcento jam la dua hungara fervojo tuŝis la komunumon. En 1849 la hungaroj venkis la aŭstrojn. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo.
Vidindaĵoj [redakti]
Vidindaĵoj estas kastelo de Harkányi (harkAnji), sinagogo, katolika kaj kalvinana preĝejoj, fine nobeldomoj de Kostyán (koŝtjAn), de Lavatka, de Szapáry (sapAri), de Sivó (ŝivO) kaj de Teszáry (tesAri).
Famuloj [redakti]
- en la urbo naskiĝis verkistoj Gyula Háy, Lajos Abonyi kaj Imre Somogyi