Abraham Ortelius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abraham Ortell
(Ortel, Ortels aŭ Ortelius)

Abraham Ortelius (gravuraĵo atribuita al Philip Galle)
Abraham Ortelius (gravuraĵo atribuita al Philip Galle)

Persona informo
Nomo Abraham Ortell (Ortel, Ortels aŭ Ortelius)
Dato de naskiĝo 14-a de aprilo 1527
Loko de naskiĝo Antverpeno
Dato de morto 4-a de julio 1598
Loko de morto la sama urbo
Okupo
Aĝo je morto 71
v  d  r
Information icon.svg

Abraham Ortell (Ortel, Ortels aŭ Ortelius) (naskiĝis la 14-an de aprilo 1527 en Antverpeno, mortis la 4-an de julio 1598 en la sama urbo) estis nederlanda kartografo Kun Gerardus Mercator li estas rigardata kiel kreinto de la unua atlaso.

Li estis dek-du-jaraĝa kiam lia patro mortis. Li forlasis sian lernadon por labori en ateliero de presarto de mapoj. En 1547 li aniĝis al la gildo de Sankta-Luko (korporacio de artistoj kaj metiistoj) kun kvalito de enluminuristo de mapoj. Li ankaŭ reprenis la komercon de antikvaĵoj de sia patro kaj ĉiu-jare vojaĝis al Frankfurto ĉe Majno por aĉeti malnovajn librojn, mapojn kaj aliaj raraĵojn.

En 1554 en Frankfurto li renkontis Gerardus Mercator, kiu ĵus eldonis sian mapon de Eŭropo, kaj iĝis lia amiko. En 1960, kun Mercator, Franz Hogenberg, Philip Galle kaj Jan Sadeler, li vizitis Treviron, Lorenon, Poitiers. Reveninte en Antverpeno, li kolektis siajn observojn kaj gravuris sian unuan mapon.

En 1575 li laboris kiel kartografo por la reĝo de Hispanio, Filipo la 2-a. Tiel, li povis trovi informojn pri la novaj teroj esploritaj de la hispanoj kaj portugaloj.

Abraham Ortelius estus la unua, kiu elpensis la nocion pri kontinenta drivo, en sia "Thesaurus geographicus", pligrandigita eldono de 1596

Atlasoj[redakti | redakti fonton]

Lia unua maparo estas kolekto de ok mapoj, aperinta en 1564.

En 1570 li aperigis sian "Theatrum Orbis Terrarum", kolekton da 53 mapoj, kaj ĝian suplementon "Additamentum Theatri Orbis Terrarum" de 17 kromaj mapoj en 1573.

Kun informoj kolektitaj dum siaj vojaĝoj, li aperigis "Itinerarium per nonnullas Galliæ Belgicæ partes" en 1584 kaj " Synonymia geographica"" (1596): katalogo de nomoj cititaj de la antikvuloj, kun iliaj modernaj tradukoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Monda mapo el "Theatrum Orbis Terrarum"