Abraham Stern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Stern

Abraham Jakub STERN, alia ortografio Sztern (naskiĝis inter 1762 kaj 1769 en Hrubieszów, mortis la 3-an de februaro 1842 en Varsovio) – pola judo, horloĝisto, mekanikisto (memlernanto), konstruisto kaj sciencisto, inventisto; antaŭulo de pola verkisto Antoni Słonimski kaj Nicolas Slonimsky, kiuj estis liaj pranepoj.

De 1810 konstruis serion da kalkulmaŝinoj, kiuj plenumis kvar bazajn aritmetikajn operaciojn kaj povis ricevi kvadratajn radikojn. Kiel junulo lernis ĉe horloĝisto en Hrubieszów. Tie rimarkis lin Stanisław Staszic, danke al kiu li ektroviĝis en Varsovio. Abraham Stern montris nekutimajn kapablojn matematikajn kaj estis inventema.

Membro de Juda Komisiono ĉe Varsovia Lernejo de Rabenoj kaj ties rektoro en la jaroj 1826-1835. Enterigita en juda tombaro de la varsovia kvartalo Targówek (setlejo Bródno).