Abraham ben Abraham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham ben Abraham
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1720 (1720-01-01)
Morto 24-an de majo 1749 (1749-05-24) (29-jaraĝa)
en Vilno
Mortokialo morto sur brulŝtiparo
Okupo
Okupo rabeno
vdr

Abraham ben Abraham (hebree אברהם בן אברהם, naskiĝis probable en Vilno ĉ. la jaro 1700, mortis en Vilno la 23-an de majo 1749), naskonomo grafo Walentyn Potocki, estis fakta aŭ eventuale nur supozata pola nobelo el la dinastio Potocki kiu konvertiĝis al judismo kaj estis brulmurdita ordone de la romkatolika eklezio, ĉar li forlasis katolikismon kaj fariĝis judo observanta ĉiujn vivregulojn de ortodoksa judismo. Laŭ judaj parolaj tradicioj, li estis konatulo de la respektata talmuda klerulo Gaono de Vilno (rabeno Elijah Ben Ŝlomo Zalman [1720-1797]), kaj liaj cindroj estis enterigitaj en la relokigita tombo de la Vilna Gaono en la nova juda tombejo de la urbo. Iuj historiistoj kiuj studis lian rakonton deklaris ke ekzistas surprize malmultaj pruvoj pri lia ekzisto aliaj ol pluraj fontoj el la 19-a jarcento citantaj pli fruajn parolajn historiojn, kaj sekve ili konsideras ke li eventuale ne estis fakta historia persono.

En 2014, la tria historia romano de la en Litovio tre konata verkistino Kristina Sabaliauskaitė el la serio Silva rerum pritraktis la legendon pri li.