Abruzo
El Vikipedio
| Abruzo Abruzzo |
|
| Kodo: | ABR |
|---|---|
| Ŝtato: | Italio |
| Areo: | 10.794 km2 |
| Ĉefurbo: | L'Aquila |
| Loĝantaro: | 1.300.000 loĝ. |
| Loĝdenso: | 120 loĝ./km² |
| Provincoj: | L'Aquila, Chieti, Pescara, Teramo |
| Komunumoj: | listo de 305 komunumoj |
| Kodo laŭ ISTAT: | 13 |
| Prezidanto: | Ottaviano del Turco 2005-04-04 |
| Retejo: | oficiala paĝo |
![]() |
|
Abruzo (itallingve Abruzzo [abrutco]) estas regiono de Italio, 10.794 km2 kaj ĉirkaŭ 1 300 000 loĝantoj.
[redaktu] Geografio
Ĝi situas inter montaro Apenino okcidente kaj maro Adriatiko oriente, regiono Markio norde kaj regiono Moliso sude. La najbaraj regionoj ĉe la apenina flanko estas Latio kaj Kampanio.
Ĝis 1964 ĝi formis kun Moliso unu solan regionon.
Escepte de mallarĝa marborda strio ĝi estas ejo monta aŭ monteta, en kiu vivas sovaĝaj ursoj, lupoj kaj ĉamoj. En ĝia teritorio situas jenaj naturaj parkoj:
- Nacia parko de Abruzo, kun humidejo Lago di Barrea
- Nacia parko Gran Sasso
- Nacia parko Majella
- Regiona parko Sirente Velino
[redaktu] Ĉefaj urboj
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
| 1 | Pescara | Provinco Pescara | 122 400 loĝ. |
| 2 | L'Aquila | Provinco L'Aquila | 72 200 loĝ. |
| 3 | Chieti | Provinco Chieti | 55 300 loĝ. |
| 4 | Teramo | Provinco Teramo | 52 800 loĝ. |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- regiona parko
- oficiale paĝo de la regiono
- abruzzoturismo.it
- abruzzo2000.com
- regiona mapo
- italianvisits.com
- universitato de Chieti kaj Pescara
- universitato de L'Aquila
- universitato de Teramo
- regiona mapo (Guglo)
- lupus-italicus.de
- tradiciaj vestoj de Abruzo
| Eŭropo | Italio | ||
|
|
||


