Absinttrinkaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Absinto (likvaĵo))
Saltu al: navigado, serĉo
Tipa glaso da absinto

Absinttrinkaĵo estas forte alkoholita anizgusta brando ellaborita baze de aromherbaj ekstraktoj inkluzive tiu de Artemisia absinthiumblanka absinto. La likvo nature aspektas verdkolora sed povas esti artefarite kolorigita au senkolorigita, por pli da allogeco. Ĝin oni ofte kromnomas «la verda feo».

Kvankam oni erare nomas ĝin «likvoro»[1], absinttrinkaĵon oni enboteligas sen sukero kaj do estas ordigita estiel brando. Absintaĵo estas escepta inter brandoj pro ties alta alkoholprocento (45% al 90%) sed estas diluota per akvo kaj dolĉigebla per sukero antaŭ trinkado. Ĝi estas forte spica, sektipa, iom amara trinkaĵo.

Absintaĵo devenas de Svisio. Tamen, ĝi estas pli konita pro sia populareco estiel alkoholaĵo en malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcenta Francio, aparte en parizaj artistaj rondoj. Parte pro asocio kun cigana kulturo, absintaĵon misfamigis konservativuloj kaj prohibiciuloj. Charles Baudelaire, Paul Verlaine, Arthur Rimbaud, Edgar Allan Poe, Henri de Toulouse-Lautrec, Vincent Van Gogh, Oscar Wilde kaj Aleister Crowley, ĉiuj estis eminentaj «malbonuloj» de tiu tempo kiu estis (aŭ estis opiniataj) devotuloj de la verda feo.

Kontraŭuloj primallaŭdis ĝin kiel danĝere dependiganta, psikotropa veneno[2]. Oni aparte kulpigis kemiaĵon tujono, trovebla en malgrandaj dozoj, estigi maldezirindajn efikojn kiel halucinado, malfekundeco aŭ cerbaj problemoj. Ĉirkaŭ 1915, absintaĵon nelicigis pluraj landoj kiel Usono kaj plejparto de eŭropaj regnoj. Male, aliaj landoj en kiu absinto ne estis uzata en granda kvanto, kiel Britio, Hispanio, Portugalio aŭ la Aŭstra-hungara imperio neniam malpermesis la drinkaĵon. Malgraŭ ĝeneralan suspektemon, nenia pruvo apogis la hipotezon ke absinto estas pli malutila ol ordinara alkoholaĵo. Ĝiaj psikotropaj proprecoj, krom tiuj de etanolo, estis larĝe troigitaj.

Intereso por absintaĵo notinde revigliĝis dum la 1990-oj, ekde kiam landoj en Eŭropa Unio decidis relicigi ĝian fabrikadon kaj vendadon. En februaro 2008, preskaŭ 200 absintaĵaj markoj estis produktataj en dek-duo da landoj, ĉefe Francio, Svisio, Hispanio kaj Ĉeĥio.

Vortosencoj, alilingvaj vortoj, vortodevenoj[redakti | redakti fonton]

Botanike, «absinto» estas vulgara nomo por artemisia absinthium (granda absinto) kies ekstrakto estas nomata «absintaĵo». Sed absintaĵo komunuze povas ankaŭ signifi la brandon, la absinttrinkaĵon, kiu enhavas la plantan ekstrakton, inter aliaĵoj. Oni ankaŭ uzas na «absinto» aludante la trinkaĵon kaj ne la planton. Ĉiakaze, estas konsilinde specifi «absinta ekstrakto» aŭ «absinttrinkaĵo» kaj destini «absinto»n nur por la planto. Tion faras tiu artikolo.

En kelkaj aliaj lingvoj, la sama vortradiko estas uzata, almenaŭ koncerne la trinkaĵon, kompreneble kun etaj prononcaj kaj ortografiaj modifoj. Pli kaj pli, la diverslingvaj vortortografioj estas uzataj por karakterizi la diverslokajn malsamajn manierojn elfari la trinkaĵon. Tiel, «absinth» signas absinttrinkaĵon produktita en centra Eŭropo, pli precize Ĉeĥio kaj Germanio kaj estas subkomprenata kiel ciganstila absintaĵo; «absenta» estas hispandevena absintaĵo tipe dolĉa; «absinthe» aŭ «absynthe» estas ortografioj uzata en franclingvaj kaj anglalingvaj regnoj.

La vorto originas de la greka αψίνθιον (apsínthion) kaj iuj asertas ke ĝi tradukiĝu «netrinkebla» sed ĝi pli verŝajne devenus de la persa radiko spand, aspand aŭ la varianto esfand kies signifo aludis alian aromplanton: peganum harmala.

Ĉar artemisia absinthium estis ofte bruligata dum singardaj oferadoj, tio igis etimologiistojn kunligi ĝin kun radiko de la hindeŭropa pralingvo spend signifante «plenumi riton» aŭ «fari oferdonon». Ĉu la vorto estas depruntaĵo de la persa al la greka, ĉu ĝi devenas de komuna pralingvo estas ĝis nun nesciebla.

Produktado[redakti | redakti fonton]

La tri ĉefaj aromplantoj uzataj por produkti la drinkaĵon absinto estas Blanka absinto, verda anizo kaj fenkolo, kiuj estas kromnomitaj «la sankta trinito». Aliaj plantoj kelkfoje uzataj estas la glicirizo, la hisopo, fenkolo, angeliko, anizgrajno kaj anizpulvoro.

Komerc-cele produktis ĝin unuafoje Henry-Louis Pernod en 1797. Pernod aĉetis la recepton de franca forpelito vivanta en Svislando.

La juna Pernod fondis fabrikon en 1918 en la hispana Tarragona por plu produkti kaj eksporti la absinton.

Oni evoluigis aliajn spicitajn alkoholaĵojn por anstataŭi la absinton. Ili havas similan guston, sed entenas malpli da alkoholo kaj ili ne entenas absinton (ekz. anizlikvoro, pastiso, ouzo).

Hejmefarita absintaĵo[redakti | redakti fonton]

Multegaj receptoj de hejmefarita "absintaĵo" estas interrete disponeblaj. Pluraj el ili temas pri miksi butikaĉetitajn aromherbojn aŭ absintan ekstrakton kun forta alkoholitaj brandoj kiel vodkoEverclear. Tamen, simple ne eblas elfari laŭcelan absinttrinkaĵon sen distilado.

ABSINTESENCO ESTAS NENIAL TRINKENDA!

Krom esti malinda trinki pro malagrabla saporo, tiaj manfaritaj miksaĵoj (ankaŭ nomitaj «absintilaro» aŭ absinthe kits en la angla) neniel estas aŭtentikaj absinttrinkaĵoj kaj enhavas nekontroleblan nivelon de tujono kaj povas esti venena, des pli se ili enhavas absintekstrakton . Plejparto el tiaj receptoj rekomendas uzi multe da absintekstrakto (absintesenco) kaj laŭdas ties kvazaŭajn psikotropajn efikojn. Konsumi absintesencon estas danĝerega. Renan insuficiencon finvenigante morton ĝi povas kaŭzi pro troa tujondozo. Tujono estas potenca korstimulilo, kaj grandkvante estas konvulsia neŭrotoksio. Ĝi ĉeestas ĉe aŭtentikaj absinttrinkaĵoj po ekstreme malgrandaj kvantoj.

Absintilaro estas nekonfuzota kun Hausgemacht absinthe («hejmefarita absinto» en la germana) kiu estas germantipa aŭtentika kaj distilita absintaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

La ekzakta deveno de absintaĵo estas malklara. Ĝia medicina uzo datiĝas de antikva Egiptio kaj ĝi estas menciita en la Ebers-papiruso ĉirkaŭ 1550 a.K. Plantekstraktojn kaj vinsorbigitajn absintfoliojn grekaj antikvuloj uzis kiel kuracrimedoj. Krome, ekzistas pruvojn ke la helenoj konsumis absintvinon: absinthites oinos[3]. Pitagoro kaj Hipokrato (460-377 a.K.) parolas pri absintalkoholo kaj ties efiko al sano, ties seksekscita propraĵo kaj kreadstimulanta efiko.

La unua konita absinttrinkaĵo laŭ la moderna senco de distilita brando enhavanta anizaĵon kaj fenkolaĵon, tamen, datiĝas de la 18-a jarcento. Laŭlegende, absinttrinkaĵo estis unue negocita estiel ĉiocela patentita kuracilo fare de D-ro Pierre Ordinaire, francdevenulo loĝante en Couvet, distrikto Val-de-Travers, Svisio ĉirkaŭ 1792 (varia laŭ priskriboj). Lia recepto estis transigata al la fratinoj Henriod de Couvet kiuj vendis ĝin estiel medikamenta eliksiro. Laŭ aliulaj tezoj, fratinoj Henriot estus povinta fari la eliksiron antaŭ la Ordinaire-a alveno. Ĉiakaze, iu Daniel Henri Dubied obtenis la spertaĵon de la fratinoj, kaj je 1797[4], kune kun sia filo Marcellin kaj sia bofilo Henri-Louis Pernod, malfermis la unuan absintan distilejon: «Dubied Père et Fils» (Dubied patro kaj filo), en Couvet.

En 1805, li starigis duan distilejon en Pontarlier, Doubs, Francio, sub la firmanomo «Maison Pernod Fils» (Domo Pernod Filo). Tiu ĉi restis unu el la plej populara absintmarko ĝis malpermeso de la drinkaĵo en Francio je 1915. Nuntempe, notindaj absintmarkoj estas: «Lucid», «Aphrodisia», «Saint-George»...

Kulmino de la franca konsumado[redakti | redakti fonton]

«La drinkulo de absinto» fare de Viktor Oliva (1861-1928).

La drinkaĵa populareco pliampleksiĝis konstante dum la 1830-oj, ĉar ĝin oni donis al francaj trupoj kiu koloniis Alĝerion por prizorgi disenterion[5] kaj marĉofebron [6]. Kiam militistoj revenis hejmen, ili kunportis sian inklinon por absintaĵo, kaj tiu ĉi fariĝis kutima en drinkejoj kaj kafejoj.

Jam ekde 1860 absintaĵo fariĝis tiom populara ke en plejaj kabaredoj kaj kafejoj, la kvina posttagmeze signis na l'heure verte «la horo verda». Ĝin estimis ĉiaj sociaj klasoj, de la burĝaj bonhavuloj al la malriĉaj ciganaj artistoj. Dum la 1880-oj, la komencoj de grandkvanta produktado faligis malalten la prezojn kaj disvastigis la merkaton; Tio, kombinita kun malabundiĝo de vino ĉe la fino de la 19-a jarcento okazigas absintaĵon baldaŭ fariĝi elektinda trinkaĵo en Francio. Je 1910, oni konsumis en Francio 36 litromilionojn da absinttrinkaĵo jare, pli ol oni trinkis vinon.[7]

Internacia konsumado[redakti | redakti fonton]

Krom Francio, oni kutimis konsumi absinttrinkaĵon ĉefe en Katalunio (Hispanio), Ĉeĥio, kaj Nov-Orleano (Usono).

Absinttrinkaĵo estis neniam malpermesita en Hispanio, kaj ĝia produktado kaj konsumado neniam ĉesis. Dum la frua 20-a jarcento, ĝi atingis popularecan apogeon, respondante al la francinflua stilo secesio kaj modernaj estetikaj movadoj.

Absintaĵo estis konsumata en Ĉeĥio, tiam Aŭstrio-Hungario, almenaŭ de 1888, precipe fare de ĉeĥaj artistoj. Kelkaj el ili havis afinecon kun parizaj rondoj, kaj vizitadis la pragan famegan kafejon «Cafe Slavia». Ĝia aparta sukceso en Bohemio inter ciganoj estas necerta, kvankam ĝi estis negocita en kaj ĉirkaŭ Prago. Almenaŭ unu branda distilejo estas atestita produkti absintaĵon je la eko de la 20-a jarcento.

Nov-Orleano en Usono ankaŭ havas historiajn ligojn kun absinta konsumado. Ĝi kalkulis elstaran kolektigan komercejon nomita «The Old Absinthe House» (La malnova absinta domo) kaj situinta ĉe strato Bourbon. Unue nomata «The Absinthe Room» (La absinta ĉambro), ĝi malfermiĝis en 1874 fare de kataluna ĉefkelnero kiu se tiel diri popularigis absintaĵon en Ameriko. La domon vizitadis multaj famuloj kiel Franklin Roosevelt, Mark Twain, Oscar WildeAleister Crowley[8][9].

Malpermeso[redakti | redakti fonton]

«La fino de la verda feo». Afiŝo fare de Albert Gantner en 1910 bildigante malpermeson de absintaĵo en Svisio

Instigita de kontraŭalkoholaj influgrupoj kaj vinologaj asocioj, absinttrinkaĵo iĝis publike kunligita kun perfortaj krimoj kaj socia malordo.

Citaĵo
« Absintaĵo igas onin freneza kaj krimema, kaŭzas epilepsion kaj tuberkulozon, kaj mortigis milojn da francoj. Ĝi aliigas viron en bestion, virinon en martiron kaj infanon en degeneraĵon. Ĝi malorganizas kaj ruinigas la familion kaj minacas la estontecon de la regno »
— Kritikisto, [10]
Citaĵo
« Boche konis klubemulon kiu tute malvestiĝis en strato Saint-Martin kaj mortis dancante polkon. Li estis absintaĵdrinkemulo »
— Émile Zola en sia romano L'Assomoir[11]

En 1905, oni raportis ke iu Jean Lanfray murdis sian familion kaj provis memmortigi post drinki absintaĵon.. La fakto, ke li estis alkoholulo kiu multe drinkis post la du matenaj glasoj da absinto estis preteratentata, kaj oni nure kulpigis absintaĵon. La afero Lanfray estis la lasta guto, pro kio elverŝiĝis la tuto, kaj 82 000 homoj en Svisio petskribis por malpermesi absintaĵon.

En 1906, Belgio kaj Brazilo malpermesis vendadon kaj alidisdonadon de absintaĵo, kvankam ili ne estis la unuaj: absinttrinkaĵo estis kontraŭleĝa tiom frue kiom 1898 en la kolonio de Libera Ŝtato Kongo. En Svisio, la prohibo de absintaĵo estis eĉ skribata en la 1907-a konstitucio, kaŭze de populara iniciato. Nederlando malpermesis ĝin en 1909, imitata de Usono en 1912 kaj Francio en 1915.

La laŭleĝa nedisponebleco de absinttrinkaĵo en Francio inklinigis trinkemulojn alpreni anstataŭ pastison kaj ouzon, anizgustaj likvoroj kiuj ne entenas absintaĵon. Firmao Pernod transloĝiĝis sian distilejon en Katalunio, kie absintaĵo daŭre estis laŭleĝa, sed malboniĝanta negoco trudis ilin fermi, eĉ se kelke da distilejetoj pluekzistas en la regiono.

Svisie, la malpermeso pelis absintaĵnegocon subgrunden. La fakto, ke malgrandetaj hejmaj kaŝaj distilantoj pluproduktis post la malpermeso estas atestita. Blank- aŭ bluastila absintaĵo (la blanchela bleue en la franca) estis tiam plej kutima ĉe la nigra merkato, ĉar estis pli facila maski absintaĵon kies likvo estas hela.

Multaj regnoj neniam malpermesis absinttrinkaĵon, interalie Brition, kie la trinkaĵo ne estis tiom sukcesa kiom en la kontinento.

Moderna revigliĝo[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. ['Traite de la Fabrication de Liqueurs et de la Distillation des Alcools' Duplais (1882 3-a Eld, Pĝ 249)]
  2. http://www.substanceabusepolicy.com/content/1/1/14
  3. http://www.perseus.org/cgi-bin/ptext?doc=Perseus:text:1999.04.0057:entry=#18892
  4. [1] Historio de Absintao (franclingve)
  5. [2] Muzeo pri absinto (france)
  6. [3] Phoenix New Time (angle)
  7. Retejo Oxygenee «En 1874, Francio konsumis 700 000 litrojn da absinto, sed en 1910 la nombro eksplodis ĝis 36 000 000 litrojn….» [4].
  8. [5] Oxygenee.com (angle)
  9. [6] experience New Orleans (angle)
  10. Detraduko de anglalingva citaĵo: Absinthe makes you crazy and criminal, provokes epilepsy and tuberculosis, and has killed thousands of French people. It makes a ferocious beast of man, a martyr of woman, and a degenerate of the infant, it disorganizes and ruins the family and menaces the future of the country. el Conrad III, Barnaby; (1988). Absinthe History in a Bottle. Chronicle books. ISBN 0-8118-1650-8 Paĝo 116
  11. Propra detraduko de angla citaĵo Boche had known a joiner who had stripped himself stark naked in the rue Saint-Martin and died doing the polka — he was an absinthe-drinker. paĝo 411 de la 1970-a anglalingva eldono Penguin Classics

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo estas grandparte tradukita de la anglavikipedia elstara artikolo: en:absinthe